Éric Rohmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Éric Rohmer, 2004

Éric ROHMER, naskiĝnome Maurice Henri Joseph SCHÉRER (naskiĝis la 20-an de marto 1920 aŭ la 4-an de aprilo 1920 laŭ malsamaj fontoj, en Tulle, Corrèze, mortis la 11-an de januaro 2010 en Parizo) estis franca kino-reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rohmer unue estis profesoro pri beletro, germanistikisto kaj verkisto. Li publikigis romanon Élisabeth en 1946 sub pseŭdonomo Gilbert Cordier.

Rohmer poste verkis por pluraj revuoj kaj fondis La Gazette du cinéma, kie li ekkonatiĝis kun Jean-Luc Godard, Jacques Rivette, François Truffaut kaj ankaŭ Claude Chabrol - kun kiu li kunverkis libron pri Alfred Hitchcock en 1957.

Tiu grupo unue dediĉis sin al recenzo, pere de Cahiers du Cinéma, de kiu Rohmer fariĝis ĉefredaktoro de 1957 al 1963.

Ili baldaŭ fondis tion, kio poste fariĝis « la Nova Ondo ». En 1959 li reĝisoris sian unuan longdaŭran filmon Le Signe du lion, filmo de tre noviga aspekto (stranga por la epoko, pro ties flankeniĝoj kaj malrapida ritmo), aperinta sensukcese tri jarojn poste. En 1962 li kreis kun Barbet Schroeder firmaon Les Films du Losange, kiu poste produktis la plimulton el liaj filmoj.

La saman jaron, li komencis ciklon de ses filmoj nomita Contes Moraux (Moralaj Rakontoj). Ili estas sentimentalaj intrigoj pri temoj karaj al la kinisto (amo kaj hazardo, destino), laŭ komuna ŝablono: elekto de virino, tentado al malfideleco kaj reveno al la elektitino. Lia stilo ankaŭ fariĝis lia marko, inter profundeco, rafiniteco kaj facileco. Dialogoj ofte estas sofistikitaj kaj tre literaturaj. Lia aktor-direktado estis tre skizita kaj lia enscenigo simpla kaj efika. Ma nuit chez Maud (1969), kaj Le Genou de Claire (1970, Premio Louis-Delluc) estis aparte rimarkitaj.

Estas notinde, ke pro produktoraj kialoj, la tria rakonto Ma Nuit chez Maud, estis filmita en 1969 post la kvara La Collectionneuse en 1967.

La Comédies et Proverbes (Komedioj kaj Proverboj) formas duan ciklon, kie ĉiu filmo siamaniere ilustras frazon eltiritan el popola saĝo, eventuale inventitan tiucele.

En tiu serio, Le Rayon vert (1986), parte improvizita filmo, gajnis or-leonon en Mostra de Venecio.

La 1990-aj jaroj estis markitaj de Contes des quatre saisons (Rakontoj de Kvar Sezonoj), kie la kinisto daŭrigis sian esploradon de am-ludoj kaj hazardoj.

Samtempe, li realigis filmojn ekster siaj serioj, kiel La Marquise d'O (1976, laŭ Heinrich von Kleist), Perceval le Gallois (1979, laŭ Chrétien de Troyes) aŭ 4 aventures de Reinette et Mirabelle (1987).

Rohmer estis perfekta ekzemplo de franca aŭtora kino, mem verkante la scenarojn, ĉu originalajn ĉu adaptitajn de literaturaj verkoj kiel La Marquise d'O (1976) aŭ Perceval le Gallois (1978).

Li ofte elektis junajn nekonatajn komediistojn, tamen li ankaŭ elektis konfirmitajn aktorojn kiel Jean-Louis Trintignant (Ma nuit chez Maud, 1969) aŭ André Dussollier (Le Beau Mariage, 1982).

Éric Rohmer rivelis komediistojn kiel Arielle Dombasle, Pascal Greggory kaj Fabrice Luchini.

Rohmer restis tre diskreta pri sia privata vivo kaj daŭrigis intensan karieron ĝis sia morto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1950: Journal d'un scélérat (kurtfilmo)
  • 1951: Présentation ou Charlotte et son steak (kurtfilmo)
  • 1952: Les Petites Filles modèles (kurtfilmo)
  • 1954: Bérénice (kurtfilmo)
  • 1956: La Sonate à Kreutzer (kurtfilmo)
  • 1958: Véronique et son cancre (kurtfilmo)
  • 1959: Le Signe du lion
  • 1962-1972: Contes moraux:
  1. La Boulangère de Monceau (kurtfilmo) (1962)
  2. La Carrière de Suzanne (1963)
  3. Ma nuit chez Maud (1969)
  4. La Collectionneuse (1967)
  5. Le Genou de Claire (1970, Premio Louis-Delluc)
  6. L'Amour l'après-midi (1972)
  • 1964: Nadja à Paris (kurtfilmo)
  • 1965: Paris vu par... (skeĉo Place de l'Étoile) (kurtfilmo)
  • 1966: Une étudiante d'aujourd'hui (kurtfilmo)
  • 1967: Fermière à Montfaucon (kurtfilmo)
  • 1976: La Marquise d'O...
  • 1978: Perceval le Gallois (Premio Méliès)
  • 1979: Catherine de Heilbronn (telefilmo)
  • 1981-1987: Comédies et proverbes:
  1. La Femme de l'aviateurOn ne saurait penser à rien, antitezo de la verko de Musset On ne saurait penser à tout (1981)
  2. Le Beau MariageQuel esprit ne bat la campagne qui ne fait château en Espagne de La Fontaine (1982)
  3. Pauline à la plageQui trop parole, il se mesfait de Chrétien de Troyes (1982)
  4. Les Nuits de la pleine luneQui a deux femmes perd son âme, qui a deux maisons perd sa raison, proverbo de la provinco de Ĉampanjo (1984)
  5. Le Rayon vertQue le temps vienne où les cœurs s'éprennent, versoj el la poemo Chanson de la plus haute tour de Arthur Rimbaud (1986)
  6. L'Ami de mon amie, proverbo Les amis de mes amis sont mes amis (1987)
  1. Conte de printemps (1990)
  2. Conte d'hiver (1992)
  3. Conte d'été (1996)
  4. Conte d'automne (1998)

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enfance d'une ville
  2. La diversité du paysage urbain
  3. La forme d'une ville
  4. Le Logement à la demande

Bibliografio: verkoj de Éric Rohmer[redakti | redakti fonton]

  • La Maison d’Elisabeth, Gallimard, Parizo, 1946, reeldono 2007, ISBN9782070785155
  • Six Contes moraux, L'Herne, Parizo, 1974, reeldono 2003, ISBN9782851977076
  • Le Trio en mi bémol, teatro, Actes Sud, Arles, 1988, ISBN9782869431232
  • De Mozart en Beethoven, eseo pri nocio de profundeco en muziko, Actes Sud, Arles, 1998, ISBN9782742719600
  • Organisation de l'espace dans le Faust de Murnau, Cahiers du Cinéma (poche), Parizo, 2000, ISBN9782866422578
  • Rohmer et les autres, sub la direkto de Noel Herpe, Presses universitaires de Rennes, 2007, ISBN9782753504097
  • Éric Rohmer 3, Contes des quatre saisons et Tragédies de l'histoire, sub la direkto de Yannick Mouren; kun etudoj de Didier Coureau, Suzanne Liandrat-Guigues, Joel Magny (k.a.), Lettres modernes Minard (Études cinématographiques 71), Parizo-Caen, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]