Étienne Bonnot de Condillac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne Bonnot de Condillac
Persona informo
Étienne Bonnot de Condillac
Naskiĝo 30-an de septembro 1714 (1714-09-30)
en Grenoblo,  Reĝlando Francio
Morto 3-an de aŭgusto 1780 (1780-08-03) (65-jaraĝa)
en Beaugency,  Reĝlando Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filozofoekonomikistopsikologoEnciklopediisto • katolika sacerdoto • verkisto • teologo vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en ĜenevoParmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Étienne Bonnot de Condillac, abato de Mureau (Grenoble, 30-a de septembro 1714 - Beaugency, abatejo de Flux, 3-a de aŭgusto 1780), estis franca filozofo kaj ekonomikisto de la dua Klerismo, nome tiuj nomitaj de Napoleono ideologoj.

Étienne Bonnot de Condillac.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El familio de ekleza nobelaro edukita de onklo en Lyon, kie li studis kun sia frato Gabriel Bonnot de Mably ĉe la jezuitoj; poste en 1733 en la seminario de Saint-Sulpice (Parizo) kaj poste ĉe La Sorbono; pastriĝis malentuziasme en 1740, ĉar li sentis sin ĉefe beletristo.

Li dediĉis sin al studo de filozofio helpe de la matematikisto kaj kleristo Jean Le Rond d'Alembert, sia kuzo, kaj amikiĝis kun Rousseau ekde 1739, Voltaire kaj Fontenelle. Li mem estis kleristo kiu disvastigis en Francio la liberalan empirismon de John Locke kaj kontraŭis la raciismon. Male al Locke, li neis la ekziston de la «meditado», dua fonto de konaro krom la sentoj, kreante sian propran filozofion, konata kiel Sensismo; meditado estus nur sensaĵoj transformitaj kaj estus nenio en menso se ne estis antaŭe en senso. Ekzemple, la lingvaĵo ne estus pensoveturlo, sed ludas esencan rolon por ties prilaborado, kaj distingas antaŭ Saussure inter kolektiva lingvaĵo kaj individua parolmaniero. Tamen malkompreno de la ligo de sensaĵoj kun la eksteraĵoj kaj troigi la subjetivan karakteron de tiuj kondukis Condillac al subjetiva ideismo.

Liaj unua gravaj filozofiaj verkoj estas Essai sur l'origine des connaissances humainesEseo pri la origino de la homa konaro (1746) kaj Traité des systèmesTraktato pri sistemoj (1749). Sed lia fundamenta verko estas Traité des sensationsTraktato pri sensacioj (1754), verko kiu defendas ke ĉiu konaro kaj homaj kapabloj devenas el eksteraj sentoj aŭ pli bone dirite el sensacioj, do ne estas elnaskaj ideoj. La Sensismo de Condillac influis kaj kondukis al nomita franca Materiismo de la 18a jarcento. En 1758 li estis sendita al Parmo fare de Ludoviko la 15-a, kiel guvernisto de lia nevo Ferdinando de Burbono, filo de la gedukoj de Parmo, kaj tie restis ĝis 1764 kaj verkis sian Cours d'études pour l'instruction du Prince de ParmeStudkurso por edukado de la princo, publikita en 13 volumenoj inter 1768 kaj 1773. Tie li instruis al Maria Luiza de Parma, futura reĝino de Hispanio por sia geedziĝo kun Karlo la 4-a.

En 1767, Condillac estis elektita Abato de Mureau kaj en 1768 membro de la Franca Akademio. En 1776 membro de la Reĝa Societo pri Agrikulturo de Orleano kaj publikigis Le Commerce et le gouvernement considérés relativement l'un à l'autreKomerco kaj registado konsideritaj reciproke, pro lio li estis konsiderita unu el la fondintoj de la moderna ekonomiko. Publikigis poste Logique ou les premiers développements de l'art de penser, Logiko aŭ la unuaj disvolvigoj de la pensarto, 1780, kaj la postmortan La langue des calculsLa kalkul-lingvaĵo, 1798

La influo de Condillac pri la moderna ĥemio gravis tra Lavoisier. En la enkonduko de sia Baza traktato de Ĥemio, Lavoisier agnoskis ĝin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • M. l'Abbé de Condillac (1746) (en franca). Essai sur l'origine des connaissances humaines.
  • M. l'Abbé de Condillac (1749) (en franca). Traité des systèmes.
  • M. l'Abbé de Condillac (M. DCC. LIV.) (en franca). Traité des sensations, à Madame la comtesse de Vassé. Konsultita la 15-5-2012.
  • M. l'Abbé de Condillac (M. DCC. LXXV.) (en franca.). Cours d'étude pour l'instruction du prince de Parme. Parme: Imprimerie Royale. Konsultita la 15-5-2012.
  • M. l'Abbé de Condillac (M. DCC. LXXVI.) (en franca). Le commerce et le gouvernement confidérés relativement l'un à l'autre. Amsterdam: Jombert & Cellot. Konsultita la 15-5-2012.
  • M. l'Abbé de Condillac (M. DCC. LXXX.) (en franca). La logique, ou Les premiers développements de l'art de penser. Paris. Konsultita la 15-5-2012.
  • Condillac (1798) (en franca). La langue des calculs. Postmorta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Condillac (1951). Œuvres philosophiques de Condillac. Paris: Presses Universitaires de France.
  • Knight, Isabel F. (1968). The Geometric Spirit: The Abbe de Condillac and the French Enlightenment. New Haven: Yale University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]