Étienne Davignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Étienne DAVIGNON (naskiĝis la 4-an de oktobro 1932 en Budapeŝto, Hungario) estas politikisto kaj komercisto de Belgio. Li inter alie estis komisionano en la Eŭropaj Komisionoj Jenkins kaj Komisiono Thorn, kiuj gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1977 kaj 1981 respektive 1981 kaj 1985. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn industrio kaj energio. Ekde 1981 li ankaŭ estis vicprezidanto de la Komisiono. Étienne Davignon estas membro de la konservativa partio CDH de Belgio kaj ŝtatministro.

En 2008 li gvidis la "forumon de la negoco" kiu verkis protokolon pri multlingvismo en Eŭropo.


 
Eŭropa Komisiono (1981–1985: Komisiono Thorn)
Flago de la Eŭropa Unio

Gaston Thorn | Frans Andriessen | Richard Burke | Claude Cheysson - ekde majo 1981 Edgard Pisani | Giorgios Contogeorgis | Étienne Davignon | Antonio Giolitti | Finn Olav Gundelach - Poul Dalsager | Wilhelm Haferkamp | Lorenzo Natali | Karl-Heinz Narjes | Michael O'Kennedy | François-Xavier Ortoli | Ivor Richard | Christopher Tugendhat