Étrœungt
| Étrœungt | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Sud | |
| Urbestro | S-ro Jean-Jacques Anceau 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59219 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59218 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 396 (1999) | |
| Loĝdenso | 55 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°03′29″N 3°55′42″O / 50.05806°N, 3.92833°OKoordinatoj: 50°03′29″N 3°55′42″O / 50.05806°N, 3.92833°O | |
| Alto | 148 m - 217 m | |
| Areo | 25,1 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Étrœungt estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 396 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Étrœungt estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Étrœungt etendiĝas sur 25,1 km², do sur tre granda tereno : ĝi havas landlimojn kun 9 najbaraj komunumoj, kaj preskaŭ atingas la departementon Aisne.
La vilaĝo troviĝas ĉe la "Nacia vojo 2" (Route Nationale 2) inter Parizo kaj Bruselo. Ĝi situas proksimume 20 kilometrojn el Maubeuge kaj el la belga landlimo. La plej proksima SNCF-stacidomo estas tiu de Avesnes-sur-Helpe.
Vidindaĵoj [redakti]
Étrœungt disponas plurajn fontanojn kaj malnovajn publikajn lavejojn. La plej bone konservita lavejo estis farita el loka blua ŝtono. Ĝi situas centre de la vilaĝo kaj estas alirebla nur per tri piedireblaj vojetoj. Tie ankoraŭ fluas klara kaj pura akvo.
Estas en Étrœungt "malnova muelejo", kiu origine estis faruno-muelejo. Ĝi fariĝis en 1839 lan-ŝpinejo. En 1898, loka firmao akiris ĝin kaj aliformis ĝin en elektro-produktejon. Étrœungt do akiris elektron tre frutempe, antaŭ pli grandaj urboj kiel Fourmies. La produktejo malaktiviĝis en 1939.
Administrado [redakti]
Étrœungt apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.