Éva Benkő Szilágyi
El Vikipedio
BENKŐ SZILÁGYI Éva [benkoe' sila:dji] estis rumanuja hungara instruistino, pentristino, grafikistino naskita en Ozun la 3-an de majo 1952 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 15-an de januaro 1999.
Enhavo |
Kariero [redakti]
Benkő Szilágyi finis la fakojn pri vitroatro kaj ceramiko en Arta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo en 1976 kaj ŝi iĝis dizajnistino de Artkoopertivo Harghita ĝis 1990 kaj poste por du jaroj ŝi estis estrino de Kreantdomo de Kulturinspektorado. Ekde 1992 ŝi instruis desegnon kaj pentradon en la Artliceo Nagy István de Miercurea Ciuc.
Individuaj kaj grupaj ekspozicioj [redakti]
- 1978 - Bukareŝto;
- 1979 - Kluĵo;
- 1980 - Covasna, Sfântu Gheorghe, Târgu Secuiesc;
- 19865, 1988 - Sibio;
- 1988 - Baia Mare, Galaţi;
- 1990, 1991, 1992 - Budapeŝto;
- 1992, 1993 - Gyula;
- 1994, 1996 - Székesfehérvár;
- 1995 -Parizo;
- 1996 - Szeged, Győr.
Fonto [redakti]
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Kreaĵoj[1]