Île-d'Aix
| Île-d’Aix | ||
|---|---|---|
Area vido de la sudokcidento de la insulo |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
| Departemento | Charente-Maritime | |
| Arondismento | Rochefort | |
| Kantono | Rochefort-Nordo | |
| Urbestro | Alain Burnet (2008–2014) | |
| Insee-kodo | 17004 | |
| Poŝtkodo | 17123 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 227 (2009) | |
| Loĝdenso | 190,8 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 46°00′46″N 1°10′21″U / 46.012778°N, 1.1725°UKoordinatoj: 46°00′46″N 1°10′21″U / 46.012778°N, 1.1725°U | |
| Alteco | 0 ĝis 15 m | |
| Areo | 1,19 km2 | |
| Situo | ||
|
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio |
||
Île-d’Aix [il dɛks] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia tuta teritorio estas insulo, kiu havis 227 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Enhavo |
Nomo [redakti]
Île signifas “insulo” france, do la nomo de la komunumo simple estas “insulo de Aix”. Ĝi estis pli frue nomita Aia.
“Île-d’Aix”, kun majusklo kaj dividstreko, estas la nomo de la komunumo, dum “île d’Aix” estas la nomo de la insulo, kvankam praktike oni malofte distingas ilin.
Geografio [redakti]
Aix estas franca insulo, en Atlantika Oceano, kiu situas inter insulo Oléron kaj Fouras. Ĝi estas malgranda insulo, kies formo estas 600-metre larĝa kaj 3-kilometre longa krescento.
En la insulo oni produktas ĉefe ostrojn, kiel en proksimaj insuloj Oléron, Ré kaj Madame.
Male al apudaj insuloj, Aix ne havas ponton. Eblas iri al Aix per ŝipo tutjare de Fouras, kaj somere de La Rochelle kaj apudaj insuloj, aŭ per propra boato.
Aŭta trafiko estas malpermesita, krom por servaj veturiloj; pro tio Aix estas bona loko por natur-ŝatantoj.
Ĝi estas proksima de la fortikaĵo Boyard. Estas aliaj fortikaĵoj en Île-d’Aix, notinde fortikaĵo Liédot.
La insulo enhavas du muzeojn: la muzeon Napoléon kaj la afrikan muzeon. Napoléon Bonaparte restis tie unu semajnon; pro tio estas muzeo pri li kaj placo nomata Austerlitz.
Bildoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 17004-Île-d’Aix (fr). Alirita la 19-an de novembro 2012.