Ð

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

1. Ð, minuskle ð, estas litero de la Feroa kaj Islanda lingvoj, inventita dum frua Mezepoko de Anglosaksaj monaĥoj por la Anglosaksa kaj poste kopiita de Islandaj skribistoj. Ĝi ankaŭ havis disvastiĝon en Norvegio kaj en diversaj Vikingaj kolonioj, ĉar la lingvoj Prasislanda kaj Pranorvega ja esence identis. Moderntempe ĝian minusklon uzas ankaŭ IFA. Ĝi ĝenerale havas la prononcon [ð] (laŭ IFA), krom en la Feroa, kie ĝi tute ne prononcatas, havanta nur ortografian funkcion. Islande ĝi havas la nomon . Alilingve tiu sono ofte (trans)skribatas kiel th anglamaniere (kiel en Angla father "patro"), d dan- kaj hispanmaniere (kiel en Dana fader, Hispana padre, ambaŭ "patro"), dh svahilmaniere (kiel en Svahila fedha "mono"), aŭ malofte eĉ dd kimramaniere (kiel en Kimra heddiw "hodiaŭ").

En la lingvoj Islanda kaj Anglosaksa la sono [ð] estas alofono de [θ], skribita Þ. En kelkaj antikvaj dokumentoj ambaŭ skribitas kiel Þ, þ. Modernislande kaj en modernaj eldonoj de Anglosaksaj tekstoj, oni kutime uzas la du literojn reciproke neinterŝanĝeble en malsamaj pozicioj: Þ silabkomence, kaj Ð en aliaj pozicioj. Por trovi Islandan vorton komencantan per la sono [ð]/[θ], oni do ĉiam serĉu en vortaroj sub Þ.

Ð estas trastrekita versio de D. Kp. Ø.

Ð estas la 5-a litero de la Islanda aboco, aperante post D.

La unikoda valoro de Ð estas 208, tiu de ð estas 240.

2. Ð, minuskle đ, estas litero de la Kroata kaj Samea lingvoj.

La unikoda valoro de tiu Đ estas 272, tiu de đ estas 273.

[redakti] vidu ankaŭ