Beĉej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Óbecse)
Beĉej
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 37′ N, 20° 2′ O (mapo)45.61666666666720.033333333333Koordinatoj: 45° 37′ N, 20° 2′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 487 km² (48 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beĉej (Vojvodino)
Beĉej (Vojvodino)
DEC
Beĉej
Beĉej
Situo de Beĉej
Beĉej (Serbio)
Beĉej (Serbio)
DEC
Beĉej
Beĉej
Situo de Beĉej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bečej [+]
vdr
Bečej situas en la verda municipo
Blazono de Bečej
Urbodomo de Bečej
Ortodoksa preĝejo de Bečej
Katolika preĝejo de Bečej

Bečej [beĉej] (serbe Бечеј, hungare Óbecse, germane Alt-Betsche) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en la aŭtonoma regiono Vojvodino, en la historia regiono Baĉka. La historia serba loknomo estis Stari Beĉej, cirile Стари Бечеј. Ankaŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe la dekstra bordo de la rivero Tiso (transe troviĝas Novi Bečej), ĉe la enfluejo de la kanalo Danubo-Tiso, laŭ la ĉefvojo Horgoŝ-Novi Sad. Senta troviĝas 40 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko, poste alvenis sarmatoj kaj avaroj. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1091 laŭ tiama hungara ortografio Bechey, laŭ tio ĝi estis insulo de Tiso, kie estis fortikaĵo. Poste en 1238 troviĝis fortikaĵo jam en la komunumo, kiun monaĥoj ricevis. La turkoj havis la urbon inter 1551-1687. En 1694 alvenis serboj, kiuj okupis la malplenajn loĝdomojn. Ekde 1699 laŭ paco la regiono apartenis al Habsburgoj, sed la fortikaĵon devis detrui. La komunumo komencis evolui, spite tion, ke ekde 1700 ĝi estis limgarda milita zono. En 1751 la komunumo iĝis kampurbo kaj administrejo, post 7 jaroj alvenis hungaroj. En 1758 la turkoj perdis ankaŭ la najbaran regionon, sekve la speciala zono iĝis superflua.

En 1848 serboj okupis la urbon. La hungara armeo reokupis ĝin dum mallonga tempo, fine somere de 1849 kroata banuso Josip Jelačić venkis la hungarojn. Poste la urbo iĝis distriktejo en Bács-Bodrog. En 1910 loĝis en la urbo 19 372 loĝantoj, (12 488 hungaroj, 6582 serboj kaj 193 germanoj). En 1918 taĉmentoj de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon. Fine Beĉej apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio, fine kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungaroj reokupis la regionon. En 1942 ili faris fifaman razion, ĉar serbaj armitaj homoj ofte atakis loĝantojn. Pro la razio 206 homoj mortis. En 1944 la serboj venĝis ĝin, 500 hungaroj mortis. La sinagogo detruiĝis.

En 2002 en la urbo loĝis 25 774 homoj, (11 725 hungaroj, 11 197 serboj, 808 jugoslavianoj, 298 kroatoj, 185 ciganoj, 172 montenegranoj, 59 albanoj, 27 slovakoj). En la urbo elstara akvopilka sportklubo funkcias.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]