Ópusztaszer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de subĉiela muzeo: ventomuelejo, poŝto, bakejo
Parto de subĉiela muzeo: la lago
Kastelo de Pallavicini en Ópusztaszer
Parto de subĉiela muzeo: la elfosaĵoj
Parto de dioramo

Ne miskomprenu kun Pusztaszer!

Ópusztaszer [Opustaser], estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Csongrád. Ĝis 1974 la vilaĝo estis nomata Sövényháza [ŝovenjhAza].

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, je 25 kilometroj norde de Szeged. Ĝi famas pro la Nacia Historia Memorparko de Opustaser, apud la vilaĝo.

Ĝi estis unuafoje menciita kiel Szer [ser] en 1138. Laŭ la anonime verkita kroniko Gesta Hungarorum (ĉ. 1200), la landokupantaj madjaroj kunsidis 34 tagojn tie kaj „decidis pri ĉiu kutimo kaj juro de la lando”...

La lokon kaj la ĉirkaŭaĵon ricevis tribestro Ond, „kies filo, Ete konstruigis tie fortan teran fortikaĵon”.

Historiaj elfosaĵoj pruvis, ke la la ĉirkaŭo de Ópusztaszer estis loĝata jam ekde la Arpad-epoko. En ties centro konstruiĝis - fine de la 10-a jarcento - monaĥejo; la komunumo iĝis kampurbo en la 15-a jarcento. La lokon okupis la turkoj en la 16-a jarcento kaj ĝi senhomiĝis en 1596. La senhoman areon oni nomis ekde 1630 Puszta-Szer [pusta-ser] kaj al unuaj setlantoj estis la tabak-kultivistoj en la 18-a jarcento. En 1803, plimulton de Pusztaszer aĉetis la limgrafoj de Pallavicini, etan parton la urbo Kecskemét (el la lasta elformiĝis en 1934 la vilaĝo Pusztaszer.) La Pallavicini-bieno – kun centro sur iama loko de la monaĥejo, kun nomo Sövényháza [ŝovenjhaza] – iĝis plej moderna, ekzemplodona bieno de la lando (tritiko-, furaĝplanto-kultivado, kortobirdo-, porko-, bovobredado, fama ĉevalaro).

Okaze de la miljara datreveno de la hungara landokupo, en 1896 la hungaraj parlamentanoj inaŭguris landokupan memorskulptaĵon (memorkolono de la sep tribestroj, Arpado-memoraĵo). Ekde tiam Pusztaszer [pustaser] iĝis simbolo de la hungara landokupo kaj ŝtatfondiĝo.

Post la dua mondmilito en 1945, oni komencis la agrodisdividon sur la Pallavicini-bienoj. Oni fondis, kreis Nacian Historian Memorparkon sur 55 hektaroj en 1972 por memorigi pri la landokupo kaj la agrodivido.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Memorskulptaĵo de Arpado (Berczik Gyula, 1896)
  • ruinĝardeno, kun mezepokaj elfosaĵoj de 1970–75
  • Rondhalo kun dioramo de Árpád Feszty „Landokupo de la madjaroj” (1894) 120x15 m;
  • Subĉiela Etnografia Muzeo, kaj vilaĝaj konstruaĵoj

Ekde 1978 okazas ĉiujare ŝtata rememorado, la 20-an de aŭgusto.