Vrbas (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Óverbász)
Vrbas
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 112  (2011) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 34′ N, 19° 38′ O (mapo)45.56972222222219.637777777778Koordinatoj: 45° 34′ N, 19° 38′ O (mapo) [+]
Alto 78 m [+]
Areo 376 km² (37 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vrbas (Serbio)
Vrbas (Serbio)
DEC
Vrbas
Vrbas
Situo de Vrbas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vrbas [+]
vdr

Ne konfuzu kun la rivero Vrbas!

Vrbas, serbe Врбас, rutene kaj ukraine Вербас, hungare Verbász, germane Werbass estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Luterana preĝejo de Vrbas
Kalvinana preĝejo de Vrbas
Katolika preĝejo de Vrbas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Bečej, laŭ fervojo Subotica-Beogrado.

Administre apartenas al Vrbas:

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste keltoj, avaroj, bulgaroj kaj hungaroj laŭvice alvenis. La unua skriba mencio devenis el 1213 en hungara formo "Orbaszpalota", kiu estis nur biencentro. Vilaĝo fondiĝis en 1387. En la 15-a jarcento pro la turkoj multe da serbaj rifuĝintoj alvenis, kiujn sekvis la rutenoj en 1745 kaj la germanoj en 1784. Tiutempe 2 apudaj komunumoj formiĝis: Nova (Új) kaj Malnova (Ó) Verbász. En 1848 tie okazis batalo, post 1 jaro la hungara armeo bruldetruis Verbász-on pro la serbaj atakadoj. En 1910 loĝis en Malnova Verbász 7 464 da loĝantoj (germanoj 2571, krome hungaroj, rutenoj, serboj), en Nova Verbász 6 924 da loĝantoj (germanoj 5171 kaj ceteraj). Ambaŭ komunumoj apartenis al Bács-Bodrog.

Ekde 1918 Vrbas apartenas al la baldaŭa Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la urbon. Post 1944 la germanoj estis forpelitaj, poste alvenis serboj kaj montenegranoj.

En 2002 loĝis en Vrbas 25 907 da loĝantoj (serboj 10670, montenegranoj 7785, hungaroj 2003, rutenoj 1478, ukrainoj 745, jugoslavianoj 529, kroatoj 427, germanoj 106, slovakoj 89, macedonoj 84, slovenoj 46, rusoj 44, ciganoj 40, kaj ceteraj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas preĝejoj 2 luteranaj, katolika, kalvinana kaj metodista.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Metodista preĝejo de Vrbas