Öcs

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Öcs [oĉ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

La vilaĝo situas en montaro Bakony, laŭ traira flankovojo inter Ajka kaj Nagyvázsony, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Ajka troviĝas 14 km-ojn for.

[redakti] Historio

La unua mencio devenis el 1278 en formo Ech. Dum la mezepoko loĝis tie nobeloj. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1950 kolĥozo pri Nova Vivo formiĝis. Nuntempe la loĝantoj laboras precipe en Ajka. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs.

[redakti] Festivalo

Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:

Kapolcs Monostorapáti Nagyvázsony
Öcs Pula Taliándörögd
Vigántpetend

[redakti] Vidindaĵoj

  • romkatolika preĝejo
  • kalvinana preĝejo
  • luterana preĝejo
  • iama sinagogo, nun loĝejo
  • muzeo pri la vilaĝo
  • bazalta ebenaĵo, (naturprotekta areo)

[redakti] Rete

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj