Ödön Beke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Beke
Persona informo
Naskonomo Berger Ödön
Naskiĝo 20-an de majo 1883 (1883-05-20)
en Komárno
Morto 10-an de aprilo 1964 (1964-04-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaralatinamariaudmurtasameaj lingvojĉuvaŝaĤantafinna
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reformated church and college in Komárno • Grammar School of Reformed College • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infanoj Dénes Beke • Anna Simonovits
Okupo
Okupo lingvisto • lerneja majstro
vdr

Ödön BEKE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Beke Ödön estis hungara lingvisto, instruisto, profesoro, etnografo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Ödön Beke naskiĝis kiel Berger Ödön la 20-an de majo 1883 en hungara urbo Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 10-an de aprilo 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Beke frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis lingvojn en gimnazio en Budapeŝto, dume li faris etnografiajn kolektojn. Dum la 1-a mondmilito li kolektis popolkantojn, fabelojn inter rusianaj militkaptitoj, kie li ekŝatis la Finn-ugrajn lingvojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en la universitato, tial li estis forigita, do, li migris al Vieno. En 1923 li hejmenvenis kaj instruis en juda gimnazio. Ekde 1948 li denove instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1960, inter 1948-1962 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A pápavidéki nyelvjárás 1905
  • Finnugor határozós szerkezetek 1914 (ankaŭ germane)
  • Texte zur Religion der Osttscheremissen 1934
  • A cseremiszek (marik) népköltészete és szokásai 1951
  • Mari szövegek 1995
  • Mari nyelvjárási szótár 1997–2001

Fontoj[redakti | redakti fonton]