Ödön Mikecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ödön Mikecz [odon mikec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikecz Ödön estis hungara politikisto, ministro, advokato.

Ödön Mikecz [1] naskiĝis la 27-an de majo 1894 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Mikecz frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Heidelberg, poste li laboris en Nyíregyháza kiel advokato ekde 1923. En 1932 li estis elektita departementestro de Szabolcs. Post 3 jaroj li ricevis ankaŭ kabinetajn taskojn. En 1936 li estis subministro pri enlandaj aferoj. En 1938 li estis ministro pri justico, li kreis la fifaman kontraŭjudan leĝon. Ekde 1940 li politikadis en la senato. Post la 2-a mondmilito li estis akuzita, sed li ricevis nur malpermeson pri laboro kaj 2 jarojn li estis deportita al Jászboldogháza. Baldaŭe li estis noktogardisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]