Ödön Palasovszky
El Vikipedio
Ödön PALASOVSZKY [odon palaŝovski], hungare Palasovszky Ödön estis hungara verkisto, poeto, reĝisoro kaj aktoro. Li estis grava figuro de la hungara avangarda literaturo.
Li naskiĝis la 5-an de marto 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de decembro 1980 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li frekventis lernejojn en Budapeŝto. Inter la 2 mondomilitoj li estis aprezita, kiel komunisto, tial lia talento ne povis impeti. En 1925 li fondis avangardan teatron Zöld szamár (=Verda azeno). Baldaŭe li aktoradis kaj reĝisoradis. En la 1950-aj jaroj la komunistoj ne akceptis tiun stilon, tial la samo okazis, kiel pli frue. Li ricevis atenton nur post jardeko. En 1977 li ricevis la unusolan premion.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Reorganizáció precipe poemoj, 1924
- Új Stáció (Nova stacio), kiu kaŭzis skandalon, 1925
- Opál himnuszok (Opalaj himnoj), elektitaj poemoj, 1977
- Lényegretörő színház (teatro strebanta la esencon), rememoroj 1980
En Esperanto aperis [redakti]
- 2 poemoj, Hungara Antologio, 1983
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio