Ödön Tömösváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Tömösváry
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1852 (1852-10-12)
en Aluniș
Morto 15-an de aŭgusto 1884 (1884-08-15) (31-jaraĝa)
en Deva
Mortokialo tuberkulozo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologo • natursciencisto • entomologo
vdr

TÖMÖSVÁRY Ödön [toemoeŝva:ri] estis hungara zoologo, entomologo. Li naskiĝis la 12-an de oktobro 1852 en Marosmagyaró kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1884 en Déva.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Tömösváryter inter 1870–72 studis en Selmecbánya en arbaraltlernejo. Ĝis 1877 li estis arbarinĝeniero, poste en Koloĵvaro en 1880 li doktoriĝis. En 1881 li akiris diplomon de mezlerneja instruisto pri biologio. Li instruis en Marosvásárhely. En 1882 oni nomumis lin kunlaboranto de filoksera eksperimenta stacio de Budapeŝto. Dum la somero de jaro 1883 en Subdanubo li malkovris novan specion de muŝo Thalassomya congregata.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a Scolopondrellák ismertetéséhez (Bp., 1884);
  • Egy tömegesen tenyésző légyfaj (Thalassomya congregata) (Bp., 1884);
  • A kolumbácsi légy (Bp., 1884).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]