Ödön von Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La verkisto 18-jaraĝa.

Ödön von Horváth, naskiĝinta la 9-an de decembro 1901 en Sušak (Rijeko) - mortinta la 1-an de junio 1938 en Parizo, estis aŭstra verkisto.

Vivo

La filo de patro slavonia kaj patrino hungardevena translokiĝis en 1902 al Belgrado, en 1908 al Budapeŝto, kie al Ödön estis hejme lernigata la hungara lingvo. Kiam la patro ekdeĵoris en Munĥeno Ödön restis en Hungarlando frekvente la ĉefepiskopa gimnazia internulejo. En 1913 li sekvis la gepatrojn kaj nur tiam li eklernis la germanan. Poste li estos en Bratislavo, denove en Budapeŝto kaj finfine en Vieno ĉe sia onklo. Tie en 1919 li trapasis la abiturientan ekzamenon por ekstudi ankoraŭ la saman jaron en Munĥeno. Ĉe la Universitato de Munkeno li partoprenis ĝis 1921/22 prelegojn pri psikologio, literaturo, teatro kaj arto. En marto 1938 li veturis i.a. al Budapeŝto kaj Rijeka por atingi la finon de majo Parizon. La 1-an de junio li estis batmortigita de branĉego falinta de sur arbo.

Kreiva agado

Li ekverkis en 1920 kaj vivis alterne en Berlino, Salcburgo kaj ĉe la gepatroj en Murnau. Li skribis ironiajn kaj satirajn pecojn kaj analizis sagace kaj spirite penetreme la etburĝan socion kaj ĝian malicemon.

Verkoj (elekto)

  • 1930 Der ewige Spießer
  • 1931 Geschichten aus dem Wiener Wald
  • 1932 Glaube, Liebe, Hoffnung
  • 1932 Kasimir und Karoline
  • 1937 Figaro läßt sich scheiden
  • 1937 Der jüngste Tag
  • 1937 Jugend ohne Gott
  • 1938 Ein Kind unserer Zeit


Literaturo

  • Kurt Bartsch: Ödön von Horváth. Sammlung Metzler. Band 326. Metzler Stuttgart 2000. ISBN 3-476-10326-9
  • Dieter Hildebrandt: Ödön von Horváth. Mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1998, 2001 (10. Auflage) (Rowohlts Monographien, Band 231). ISBN 3-499-50231-3
  • Ute Karlavaris-Bremer (Hrsg.): Geboren in Fiume, Ödön von Horváth 1901–1938. Lebensbilder eines Humanisten. Löker, Wien 2001. ISBN 3-85409-356-X
  • Siegfried Kienzle: Ödön von Horváth. Köpfe des 20. Jahrhunderts. Band 87. Colloquium, Berlin 1984 (2. Auflage). ISBN 3-7678-0633-9
  • Traugott Krischke: Ödön von Horváth. Kind seiner Zeit. Ullstein-Buch. Band 26525. Ullstein, Berlin 1998. ISBN 3-548-26525-1
  • Piero Oellers: Das Welt- und Menschenbild im Werk Ödön von Horvaths. Peter Lang, Bern 1987. ISBN 3-261-03894-2
  • Christian Schnitzler: Der politische Horváth. Untersuchungen zu Leben und Werk. Peter Lang, Frankfurt am Main 1990. ISBN 3-631-42614-3

Eksteraj ligiloj