Östersund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Östersund

La urbodomo
La urbodomo

Blazono

Administrado
Lando Svedio
Provinco Jämtlands län
Retpaĝaro www.ostersund.se
Demografio
Loĝantaro 43.796 (2005)
Loĝdenso 1.632 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
63°10′25″N 14°39′8″O  /  63.17361°N, 14.65222°O / 63.17361; 14.65222 (Östersund)
Alto 295 m
Areo 26,84 km²
Östersund (Svedio)
DMS
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Östersund estas urbo en Svedio. Ĝi situas ĉe lago Storsjön, estas la ĉefloko de Jämtlands län kaj laŭ la loĝantaro la 24-a urbo de Svedio.

Östersund estis formale fondita en 1786, kiam reĝo Gustavo la 3-a subskribis fondan dokumenton kaj komisiis al la termezuristo Johan Törnsten konstrui urbon en Jämtland, kies centro tiam estis Frösön. En 1810 Östersund, havante nur ĉ. 200 loĝantojn, iĝis ĉefloko de la tiama provinco (landskap) Jämtland. En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi kreskis pro prosperanta ligno-industrio, kiu allogis multajn laboristojn.

Östersund estas inter la 133 lokoj en Svedio, kiuj tradicie havas la statuson de urbo.