Újbuda
Újbuda estas la 11-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: nova-Buda.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1111-1119
- areo: 34 km²
- loĝantaro: 136 500 en 2006
- koordinatoj: 47°29′N 19°02′O / 47.483°N, 19.033°OKoordinatoj: 47°29′N 19°02′O / 47.483°N, 19.033°O
[redakti] Situo
Distrikto Újbuda situas en la okcidenta parto de la ĉefurbo plejparte sur ebenaĵo. Aparte menciindaj lokoj estas Albertfalva, Gazdagrét, Kamaraerdő, Lágymányos, Kelenföld kaj 2 montopartoj Monto Gellért kaj Sashegy.
[redakti] Historio
La plej frue keltoj vivis tie, poste romianoj, fine hungaroj alvenis. Dum regado de turkoj (kaj ankaŭ poste) sporadaj komunumoj vivtenis sin. La supre menciita Albertfalva en 1819 fondiĝis. La evoluo komenciĝis nur en la 20-a jarcento. Ponto, universitato, diversaj uzinoj, interurba tramo konstruiĝis. Ĝis 1930 la lokoj apartenis al Vár (distrikto), poste fondiĝis la nova distrikto, la 11-a. En 1950 aldoniĝis Albertfalva kaj ceteraj lokoj. Dum la socialismo precipe 10-etaĝaj domoj konstruiĝis, sekve nun en tiu distrikto loĝas la plej multe. En 2005 la oficiala nomo iĝis Újbuda, pli frue oni uzis precipe Kelenföld kaj Lágymányos.
[redakti] Trafiko
- metroo (supozeble ekde 2012), aŭtobusoj, tramoj, stacidomoj
[redakti] Vidindaĵoj
- novromanika abatejo de 1934, iom supre Preĝejo de Sankta Gerardo (Monto Gellért)
- kuracbanejo Gellért
- gimnazio
- novromanika luterana preĝejo de 1928
- moderna romkatolika Preĝejo de Sankta Mikaelo (Újbuda) de Albertfalva de 1941
- moderna Preĝejo de Sankta Gerardo (Újbuda) en Kelenföld
- moderna Preĝejo de Sanktaj Anĝeloj (Újbuda) en Gazdagrét
- lago, apude Preĝejo de Emeriko de Hungario (Újbuda)
- kalvinana preĝejo
- skulptaĵoj pri Emeriko de Hungario kaj pri Géza Gárdonyi
- en distriktoparto Őrmező oni profitas mineralakvon nomatan Apenta