Újezdec (distrikto Svitavy)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Újezdec |
| Újezdec | |
| municipo | |
|
Vilaĝplaca fiŝlageto en Újezdec
|
|
| Oficiala nomo: Újezdec | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Svitavy |
| Administra municipo | Litomyšl |
| Historia regiono | Bohemio |
| Memorindaĵo | Rozkolora herbejeto |
| Situo | Újezdec |
| - alteco | 352 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°52′43″N 16°12′27″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.87861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.87861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 3,45 km² (345 ha) |
| Loĝantaro | 94 (01.01.2012) |
| Denseco | 27,25 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1167 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 570 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0533 |
| NUTS 5 | CZ0533 578916 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
Municipo Újezdec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 8 km okcidente de urbo Litomyšl, 2 km sude de Cerekvice nad Loučnou.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unua skriba noto pri Újezdec estas el la jaro 1167, kiam ĉi tie staris mastruma korto apartenanta al la monaĥejo Litomyšl.
Memorindaĵoj [redakti]
Kapeleto [redakti]
Kapeleto de Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1755. Sukcesplena estas aparte repliko de origina klasikisma pordo.
Vilaĝplaco [redakti]
Újezdec havas tradician ĉeĥan vilaĝplacon kun fiŝlago kaj frontoj de bienoj orientitaj en la placon.
Interesaĵo [redakti]
Al la vilaĝo Újezdec apartenas ankaŭ parto de la domaro U Tří Kocourů (Ĉe la Tri Virkatoj). Tra la domaro gvidis iam flankvojo de la landa vojo kaj staris ĉi tie bartrabo farita el tri nodaj fostoj en formo de virkatoj. Tion rememoras domo, sur kies fasado estas kapoj de tri virkatoj - kato kartludisto, kato juĝisto kaj kato drinkulo.