Újtelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Újtelek (Ujtelek) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. La nomo signifas nova parcelo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la kampoj apartenis al Szakmár aŭ al Kalocsa. 2 vilaĝoj naskiĝis en 1884 el eksteraj partoj de Kalocsa: Résztelek kaj Keserűtelek. Ili administre apartenis al Szakmár. Ambaŭ komunumoj unuiĝis kaj iĝis memstara vilaĝo Újtelek en 1991.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, sportejo, kuracejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo de 1941
  • lago nomata Szelidi (selidi) troviĝas 3 km-ojn for
  • sonorilstablo