Úny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Úny estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom inter Dág, Máriahalom kaj Pilisjászfalu.

Preĝejo en Úny

Geografio[redakti | redakti fonton]

Úny situas laŭ traira flankovojo. Dorog troviĝas 11 km-ojn, Esztergom 19 km-ojn, Budapeŝto 35 km-ojn, Tatabánya 45 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko, poste romianoj loĝadis. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la loko iĝis sendependa vilaĝo. La hungareco longe okupiĝis pri vitkulturo, maizoj, sunfloroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • postbaroka kalvinana preĝejo de 1794, turo aldoniĝis en 1931
  • fundamente mezepoka katolika preĝejo
  • nobeldomoj kaj kamparanaj domoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Úny naskiĝis Kálmán Kiss (agronomo).