Úvalno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Úvalno
germane Lobenstein
municipo
Belvedero Strážiště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Úvalno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Úvalno
 - fervojlinio n-ro 310
Situo Úvalno
 - alteco 325 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 51″ N 17° 44′ 25″ O / 50.04750 °N, 17.74028 °O / 50.04750; 17.74028 (mapo)
Areo 14,75 km² (1 475 ha)
Loĝantaro 990 (2023)
Denseco 67,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1415
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 91
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597937
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Úvalno
Retpaĝo: www.uvalno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Úvalno estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Bruntál, ses kilometroj de urbo Krnov. La plej proksima vilaĝo estas pola Branice, proksima tri kilometroj. Pluaj proksimaj vilaĝoj estas Býkov, Úblo, Brumovice, Skrochovice. Vivas ĉi tie 990 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la estiĝo de vilaĝo troviĝas neniaj konservitaj informoj. La unua skribmencio en vilaĝa kroniko estas el la jaro 1415, kie oni parolas pri slava vilaĝo Chvalno.

Laŭ vilaĝa kroniko prehistoria sidejo troviĝis sudokcidente de ruino de burgo Úvalno sur altaĵo 423 metroj super maro. Post Jiří ze Šelenberka, lasta loĝanto de tiu ĉi burgo el komenco de la 16-a jarcento, ĝi estas ĝenerale nomata Šelenburk aŭ ankaŭ Cvilín. Sur tiu ĉi altaĵo kaj deklivo direkte al la nuna Úvalno troviĝis sidejo el pli frua bronzepoko kaj el la plej malfrua ferepoko.

Burgo[redakti | redakti fonton]

La burgo estis konstruita kiel unu el eroj de defenda landa sistemo iam en duono de la 13-a jarcento. Unuafoje ĝi estas menciata en fondiga dokumento de Horní Benešov. Ekde la jaro 1284 la burgo estis sub administrado de opava duko Mikuláš, eksteredzeca filo de Přemysl Otakar la 2-a. La burgo ŝanĝigis dum sia ekzistado tri posedantojn.

Definitive la burgo estis forlasita post la tridekjara milito kaj ekde tiu tempo ĝi nehaltigeble dezertiĝis. Plej multe la ruino suferis en 1861, kiam ties muroj estis malkonstruitaj por konstruado de ŝoseo ĝis Petrovice. Dum la jaroj 1817 ĝis 1825 ĉi tie estis dum amatoraj arkeologiaj laboroj trovita mezepoka ceramiko kaj vico da feraj aĵoj, precipe restaĵoj de armiloj.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En antaŭmilita tempo kaj dum la Dua Mondmilito vivis en Úvalno plejparte germana loĝantaro. El la suma nombro du mil loĝantoj estis en la jaro 1938 sole 45 ĉeĥoj, 20 poloj kaj la ceteraj estis germanoj. Post la fino de la Dua Mondmilito alloĝigis la vilaĝon loĝantoj el beskida vilaĝo Čeladná, loĝantoj el Haná el regiono de Kroměříž kaj Holešov kaj silezia loĝantaro el regiono de Opava, pli poste loĝantoj el Volinio (hodiaŭ Ukrainio) kaj kelke da loĝantoj el diversaj anguloj de la postmilita Ĉeĥoslovakio.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]