Þórarinn Eldjárn
El Vikipedio
Þórarinn Eldjárn estas naskita en Rejkjaviko 1949. Li estas filo de Kristján Eldjárn. Post studado en la Gimnazio de Rejkaviko li studis literaturon kaj filozofion en svedaj universitatoj. Li jam eldonis kelkajn poemlibrojn kaj novelarojn. Li ankaŭ verkis romanojn, teatraĵojn kaj tradukis diversajn beletrajn tekstojn.
[redakti] En esperanto aperis
- La malkaŝantino (Opinskánandinn), novelo, en La Tradukisto, dudekunua numero, 12. novembro 1995, en traduko de la esperanta grupo en Laugarvatn (Kristján Eiríksson, Hilmar Bragason kaj Óskar Ólafsson).
- La Posedanto (Eigandinn), novelo, en La Tradukisto, tridekunua numero, 12-a de marto 1999, en traduko de Steinþór Sigurðsson.
