Þingvellir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Þingvellir
national park • grabeno • krutaĵo [+]

Supermara alteco120 m [+]
Koordinatoj64° 15′ 29″ N, 21° 7′ 30″ U (mapo)64.258055555556-21.125Koordinatoj: 64° 15′ 29″ N, 21° 7′ 30″ U (mapo)
Areo227,89 km² (22 788,70811 ha) [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Þingvellir (Islando)
Þingvellir (Islando)
DEC
Þingvellir
Þingvellir
Map
Þingvellir

Vikimedia Komunejo:  Þingvellir [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Þingvellir vintre

Þingvellir (prononco θiŋkvetlir) estas loko kaj nacia parko (ekde 1928) en la sudokcidento de Islando. Estas unu de la historie plej gravaj lokoj islandaj, ĉar tie okazis la malnova islanda parlamento, Alþing, kiu kunvenis ĉiujare inter 930 kaj 1798. La loko estas listigata en la Monda heredaĵo de Unesko.

Þingvellir ankaŭ estas geologie interesa, ĉar la kanjonetoj tie videblas la konflikton de la tektonaj platoj de Eŭropo kaj Ameriko.

Þingvallavatn (Lago de Þingvellir), la plej granda natura lago de Islando, bordas al Þingvellir.

Þingvellir estas kun Gullfoss kaj Geysir parto de la plej ofta turisma vojo islanda, la Ora cirklo.