Þorsteinn Þorsteinsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Þorsteinn Þorsteinsson en 1906

Þorsteinn Þorsteinsson [en la esperanta literaturo skribita Thorsteinn Thorsteinsson] (naskiĝis en 1880, mortis la 22-an de februaro 1979 en Rejkjaviko) estis islanda ekonomikisto, korifeo de la Esperanto-Movado en Islando, membro de la Lingva Komitato kaj dojeno de Veterana Esperantista Klubo.

Baldaŭ post sia esperantistiĝo en 1899 li komencis aperigi poresperantajn artikolojn. Li verkis la unuan islandan lernolibron de Esperanto, tradukon de la verko de Théophile Cart; ĝi aperis en 1909 kaj estis reeldonita en 1927. Tiujare li fariĝis prezidanto de la unua islanda esperantista societo (en Rejkjaviko). Þorsteinn prezidis ankaŭ la unuan Islandan Esperanto-Asocion, fonditan en 1931. Li konatiĝis kun L.L. Zamenhof en la kembriĝa 3-a Universala Kongreso (UK) de 1907 kaj spertis ankoraŭ la 62-an UK en 1977. Estis nur unu el la multaj honoroj en lia vivo, ke, refondiĝinte en 1950, Islanda Esperanto-Asocio elektis lin Honora Membro.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • 1909: Cart, Théophile. Kenslubók í Esperantó: ásamt orðasafni með íslenskum þýðingum / bygð á Th. Cart. eftir Þorstein Þorsteinsson. Reykjavik: Gamalíelssonar 1909, 104 p. (islanda traduko de "L'Esperanto en dix leçons").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thorsteinn Thorssteinsson (1889-1979). (Nekrologo en:) Esperanto (UEA) 1980/4, p. 79 (kun maljunula foto)