Ĉaŭnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉaŭnoj
Suda kriulo (Chauna torquata)
Suda kriulo (Chauna torquata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anhimedoj Anhimidae
Subfamilio: '
Genro: Chauna
(Illiger, 1811)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Chauna_torquata

Ĉaŭnoj estas la komuna nomo de Chauna, nome genro de birdoj el la familio de kriuloj. Ties du membroj troviĝas en humidejoj de Sudameriko. Tiuj du specioj estas la jenaj:

Ili estas grandaj, fortikaj birdoj, kun malgranda lanugeca kapo, longaj kruroj kaj grandaj piedoj kiuj estas nur parte membranecaj. Ili havas grandajn spronojn en siaj flugiloj kiuj estas uzataj por luktoj pri partneroj kaj teritoriaj disputoj. La Suda kriulo estas ĝenerale sufiĉe komunaj kaj foje konsiderata damaĝbesto ĉar ĝi rabas rikoltojn kaj konkurencas kun farmobirdoj por manĝo. Kontraste la Norda kriulo estas relative rara kaj konsiderata Preskaŭ minacata.

La Krestoĉaŭno (Chauna torquata), ankaŭ konata kiel Kresta kriuloSuda kriulo estas trovata en sudorienta Peruo, norda Bolivio, Paragvajo, suda Brazilo, Urugvajo kaj norda Argentino.[1] La Nigrakola kriuloNorda kriulo (Chauna chavaria), estas loĝanta reproduktulo en norda Kolombio, en departementoj Ĉokoo, Antjokio, Kordovo, Sukreo, Bolivaro, Magdalena, Santandero, kaj Cezaro kaj en statoj de nordokcidenta Venezuelo, nome Zulia, Mérida, kaj Trujillo.[1] Resume la Norda specio loĝas nur en nordaj Kolombio kaj Venezuelo, dum la Suda loĝas el suda Peruo al suda Brazilo kaj norda Argentino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Clements, James, (2007)The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.