Ĉadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iranaj virinoj portas ĉadoron
Afganaj virinoj en ĉadoro .
Afganaj virinoj en ĉadoro .

Ĉadoro (perse چادر, tradukita "tendo"; DMG: čādor) estas tradicia vesto, kiun surhavas islamaj virinoj (Ĉefe en Irano). Ĉefe uzita en urboj, ankaŭ en kamparoj.

Ĉadoro estas peco da vualo, tolaĵo meze ronda kaj malfermita antaŭe. Ĝi ne havas malfermaĵojn por la manoj. La virinoj aŭ uzas siajn manojn por gardi surkape tiun veston aŭ plektante ĝin. La ĉadoro kaŝas la tutan korpon de la virino kiel la burko aŭ la nikabo, escepte la vizaĝon, kiun tiuj kaŝas; ĝi similas pli al hiĝabo aŭ al la ŝalo, ĉar ĉiuj tiuj lasas senkaŝe la vizaĝon.

La parto de la ĉadoro kiu kaŝas la vizaĝon estas kutime farita el muslina ŝtofo dum la parto kiu kovras la hararon estas kutime farita el kotono.

Dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi , la unua Ŝaho en Irano, li agis interalie por okcidentiĝo kaj tiel en 1936 proklamis leĝon malpermesantan la portadon de ĉadoro aŭ vualo publike, tiel ke policanoj surstrate ŝiris la veston super la kapoj de virinoj [1].

La ĉadoro ankaŭ fariĝis politika ilo flanke de religiestroj. Post la Irana Revolucio, estis decidite ke virinoj portus la ĉadoron aŭ vualon publike, kaj la leĝoj estis devigitaj fare de la pudora polico kaj la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]