Ĉakalavongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉakalavongo
pecoj de kradrostita senostigita fiŝfileo, abunde spicigitaj kaj garnitaj
pecoj de kradrostita senostigita fiŝfileo, abunde spicigitaj kaj garnitaj
Aliaj nomoj Chả cá Lã Vọng (laŭvorte: kradrostita fiŝa torto)
Kie estas manĝata Hanojo, Ho-Ĉi-Min-urbo (Vjetnamio)
Ĉefaj ingrediencoj fileo de hemibagruso, spicoj
Metodo de preparado kradrostado de senostigita fiŝfileo kun spicoj
Origino Hanojo (Vjetnamio)
vdr

ĈakalavongoChả cá Lã Vọng (vjetname) estas la nomo de fiŝa specialaĵo el Hanojo (Vjetnamio). Ĝi estas marinita fiŝo rostita super lignokarbo kaj poste fritita en graso. Ĝi devenas de la Đoàn familio loĝanta ĉe 14 Chả Cá strato (antaŭe: Hàng Sơn strato) en la malnova urboparto. Tiu familio donis la nomon al la plado kaj tenas sekreta ĝian recepton.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua kolonia periodo dum la ribelo de Hoàng Hoa Thám kiu daŭris ĉirkaŭ 25 jarojn (1887-1913) iu Đoàn familio, loĝinta ĉe 14 Hàng Sơn strato uzis sian hejmon por gastigi la ribelulojn. La domposedantoj ofte faris tre bongustan pladon el fritita fiŝo por oferti al siaj gastoj, kiuj iom post iom alkutimiĝis al ĝi. Sekve, la gastoj helpis la familion malfermi butikon por vendi manĝaĵon, certigi decan enspezon kaj samtempe servi kiel kunvenejo. La vortoj Chả Cá estas uzitaj por alvoki stratonomon. Ĉe la enirejo de la restoracio estas montrata statuo de Lã Vọng (ĉine: Lu Wang (吕望), unu el la multnombraj nomoj de Khương Tử Nha (ĉine: Jiang Ziya 姜子牙; pinjine: Jiang Zǐyá) sidanta en pozicio de fiŝisto tenanta fiŝkaptan vergon kun rekta hoko — la simbolo de talentaj homoj atendantaj oportunan okazon. Pro tio la kutima klientaro nomis la restoracion Chả Cá Lã Vọng. Hodiaŭ Chả Cá Lã Vọng fariĝas la nomo de ambaŭ — la restoracio, kaj la plado. La sekreto de la recepto estas konservita de la Đoàn familio kaj estas transdonata de generacio al generacio.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Chả cá Lã Vọng-restoracio en Hanojo havas nur unu pladon. Por havi bongustegan torton oni elektas bonodoran hemibagruson kun firma karno, sen tro da ostoj. Oni forĵetas la ostojn kaj konservas nur la karnon kiun oni spicas per fiŝsaŭco, pipro, kurkumo, ocimo. Poste oni kradrostas ĝin ambaŭflanke super brulanta lignokarbo. Surtable oni bezonas fornon por ke ĝi ne malvarmiĝu. Oni garnas ĝin per fajnaj nudeloj, sekaj krespoj, rostitaj arakidoj, tranĉitaj cepaj folioj, ocimo, salikoka pasto, citrono kaj india spico.

Komentoj kaj taksado[redakti | redakti fonton]

La plado plaĉas ne nur al la hanojanoj, sed ankaŭ al eksterlandanoj. Tial la ĵurnalistino Patricia Schultz mencias ĝin en sia libro „1000 lokoj, vidindaj antaŭ morti“[1]. Poste la novaĵagentejo MSNBC malgrandigis ĝin en „10 lokoj, vidindaj antaŭ morti“, kie Chả cá Lã Vọng-restoracio el Hanojo okupas la kvinan lokon, apud naŭ famaj geografiaj lokoj kaj festivaloj tra la mondo.[2]

Antaŭe oni povis manĝi ĝin nur en Hanojo, sed nuntempe oni trovas ĝin ankaŭ en Ho-Ĉi-Min-urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]