Ĉambro de Deputitoj de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉambro de Deputitoj de Argentino (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Argentino - la alia parto estas la Senato de Argentino. Kune la du ĉambroj nomatas la "Kongreso de la Nacio Argentina".

la parlamentejo

En la Ĉambro de Deputitoj laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 257 deputitoj por ofictempo de po kvar jaroj - po duono elektiĝas ĉiun duan jaron, tiel ke garantiatas kontinua politika agado de sufiĉe granda kvanto da jam spertaj deputitoj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Bonaero.

Balotoj

La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 23-an de oktobro 2011.

Eksteraj ligiloj