Ĉambro de Reprezentantoj (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Palaco de la Nacio en Bruselo

La Ĉambro de Reprezentantoj (nederlande Kamer van Volksvertegenwoordigers, france Chambre des Représentants, germane Repräsentantenkammer) estas unu el la du ĉambroj de la federacia parlamento de Belgio. Ĝi havas sian sidejon en la Palaco de la Nacio en Bruselo. Prezidanto de la Ĉambro ekde julio 2010 estas André Flahaut (partio socialista).

Membroj kaj balotoj

Laŭ artikolo 62 de la konstitucio de Belgio, la parlamento konsistas el 150 membroj. Ili elektiĝas en 11 balotaj distriktoj por daŭro de kvar jaroj laŭ ĝenerala simpla baloto. Elekteblas ĉiu belgo kiu aĝas pli ol 20 jarojn.

La parlamentanoj dividiĝas en du lingvajn grupojn: nederlandlingva (88 seĝoj) kaj franclingva (62 seĝoj). Germanlingva grupo ne ekzistas, kvankam la germana oficiale estas tria oficiala lingvo de Belgio: La germanlingvaj parlamentanoj kalkuliĝas en la franclingva grupo. Por la aliaj parlamentanoj la aparteno al lingva grupo difiniĝas ne laŭ propra lingvouzo, sed laŭ la lingvo de la balota distrikto. Por la parlamentanoj de la balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde, kiu estas grandparte franclingva sed ankaŭ inkluzivas flandran teritorion, la aparteno difiniĝas laŭ la lingvo, en kiu ili deklaras sian parlamentan ĵuron.

La limoj de la 11 balotaj distriktoj identas al la limoj de la provincaj limoj, escepte de la provincoj Flandra Brabanto kaj Brusela Ĉefurba Regiono, kiu dividiĝas laŭ la balotaj distriktoj Loveno kaj Bruselo-Halle-Vilvoorde. La nombro de seĝoj proporcias al la nombro de loĝantoj en la balota distrikto. Por ĉiu distrikto krom Loveno kaj Bruselo-Halle-Vilvoorde validas la regulo, ke partio nur rajtas parlamente reprezentiĝi se ĝi en la koncerna baloto ricevis pli ol 5 procentaĵojn de la voĉoj. Kvin el la balotaj distriktoj estas pure nederlandlingvaj, kvin nur franclingvaj. La 11-a balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde estas la sola dulingva.

Kompetentecoj

La Ĉambro de Reprezentantoj rilate al la kreo de leĝoj inter alie respondecas por la belga konstitucio, leĝoj pri la ŝtata organiziĝo kaj la akcepto de interŝtataj traktatoj. Krome ĝi ankaŭ respondecas pri pliaj leĝoj, sed pri tiuj la Senato de Belgio ene de certaj limdatoj povas proponi ŝanĝojn aŭ proprainiciate povas proponi leĝojn. Tiuokaze la kompetentecon pri fina decido havas la Ĉambro de Reprezentantoj.

Por kreiĝi, nova registaro laŭ artikolo 101 de la konstitucio devas havi la plimulton de parlamentanaj voĉoj. Laŭ formalaj demandoj al la registaro, la parlamento sekve kontrolas la registaran laboron kaj povas deklari malfidon al la tuta registaro aŭ al unuopaj ministroj.

La Ĉambro de Reprezentantoj krome respondecas pri la kontrolo de la ŝtataj financoj. Ĝi devas ratifi la jaran buĝeton kaj devas pretigi la finkalkulon. En tio ĝi estas subtenata de la Belga Revizora Kortumo, kies membrojn ĝi ankaŭ nomumas.

Plie la Ĉambro kolektas informojn por novaj leĝaj iniciatoj. Ĝi povas instali esplorajn komisionojn cele al la solvo de sociaj problemoj kaj mem formuli novajn leĝajn projektojn.

Aldone al tio, la Ĉambro de Reprezentantoj ankoraŭ havas vicon da pliaj rajtoj, kiel la aljuĝo de la belga ŝtataneco, la nomigo de parlamentaj ombudsmanoj kaj de la juĝistoj de la Konstitucia Kortumo kaj de la Ŝtata Konsilio (nederlande Raad van State, france Conseil d’État' kaj germane Staatsrat), la nacia supera justica organo kadre de la belga ŝata ekzekutivo.

Ĵuro

Ĉiu parlamentano okaze de la ekofico devas deklari ĵuron, en unu el la tri naciaj lingvoj. Ĝi tekstas nederlande: „Ik zweer de Grondwet na te leven“, france: „Je jure d'observer la Constitution“ kaj germane: „Ich schwöre, die Verfassung zu beachten“ ["Mi ĵuras vivi laŭ la konstitucio" respektive "...observi la konstitucion"].

Aktuala disdivido de la parlamentaj seĝoj

Aktuala disdivido de la parlamentaj seĝoj laŭ balotaj distriktoj (post la baloto de 2007):

nederlandlingva grupo franclingva grupo
balota distrikto seĝoj balota distrikto seĝoj
Bruselo-Halle-Vilvoorde 9 Bruselo-Halle-Vilvoorde 13
Antverpeno 24 Henegovio 19
Orienta Flandrio 20 Lieĝo 15
arondismento Loveno 7 Luksemburgo 4
Limburgo 12 Namuro 6
Okcidenta Flandrio 16 Valona Brabanto 5
entute 88 entute 62


Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la Belgia Ĉambro de Reprezentantoj (nederlande, france kaj germane) greke oficiala retejo de la registaro