Ĉambro industria-komerca de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉambro industria-komerca de Erfurto
emblemo
Komerca ĉambro
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Erfurto, Germanio
Membro de Association of German Chambers of Industry and Commerce • ICC Germany • Germania-Svislanda Komercoĉambro vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts
vdr
La ĉefa domo por tuta Turingio en Erfurto, Arnstädter-strato.
Filio de la erfurta IHK en Nordhausen.
Filio de IHK en Arnstadt.

La Industria-komerca ĉambro (germane: Industrie- und Handelskammer Erfurt) en Erfurto, mallongigo IHK, responsas por la entreprenistoj de la regionoj de norda kaj centra Turingio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1845 okazis unuafoje balotadoj por la komerca ĉambro kiel porparolanta organizo de memstaraj komercistoj kaj metiistoj.

En la 1923-a jaro la 11 ekzistantaj ĉambroj unuigis en nur tri en Gera, Weimar kaj Sonneberg[1].

En 1933 iĝis, kiel ĉie ajn en la tiama socio germana, fare de la nazia registaro postulata konformigo (Gleichschaltung). En 1942 la IHK-Erfurto nuliĝis kaj transformiĝis en la Govia ekonomia ĉambro (Gauwirtschaftskammer).

Historio dum komunisma tempo[redakti | redakti fonton]

Post la milito refondiĝis en 1946 la IHK, kiel ankaŭ en la aliaj orientgermanaj landoj. Ili ĉiuj tamen memstarecon perdis en 1949 kaj komplete nuliĝis en 1953. Pro la popolleviĝo de junio samjare kreitis IHK de GDR (Industrie- und Handelskammer der DDR) la 6-an de auĝusto. Ĝi konsistis el centralo berlina kaj filioj en la disktriktoj; ĝiaj decidoj rekte dependis de la volo de la komunisma partio. En 1958 oni forigis la centran oficejon en Berlino kaj pliresponsigis la unuopajn distriktojn. Tamen pro la ŝtatiga ondo de 1972 la nombro de la membroj draste reduktiĝis.

La 15-an de majo 1990 iĝis solena refondiĝo de la IHK.

Sidejo[redakti | redakti fonton]

Krom per la ĉefa oficejo en Erfurto, la IHK agadas pere de 10 servofilioj en la tuta Liberŝtato, nome en:Mühlhausen, Gotha, Eisenach, Bad Salzungen, Nordhausen, Heilbad Heiligenstadt, Artern, Weimar, Sömmerda kaj Apolda. La sidejo de la centralo erfurta estas ekde novembro 2005 en la Arnstädter-strato 34, kontraŭe al la Turingia Landa Parlamento. La konstruaĵo estis konstruita en la 1950-aj jaroj kiel distrikta edukejo de FDJ kaj uzitis poste kiel dermatologia kliniko.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La IHK-prezidanto estas ekde la 15-a de septembro 2010 Dieter Bauhaus[2].

Li transprenis la postenon de la nuna honora prezidanto Niels Lund Chrestensen, kiu aktivis de post la refondiĝo en 1990. La IHK prizorgas ĉ. 64.000 entreprenoj (laŭ la stato de la 1-a de februaro 2011).

Kampoj[redakti | redakti fonton]

La strukturo de la IHK dividiĝas en ses erojn:

  • Helpo trovi bonan lokon por entreprenoj
  • Helpo por bona starto de entrepreno kaj posta subtenado
  • Trejnado kaj pluklerigado
  • Reformoj, novigoj kaj mediprotektado
  • Tutmondigaj helpoj
  • Jura certeco kaj honesteco inter komercantoj

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gesetz über die Industrie- und Handelskammern vom 10. Februar 1923, GS Thüringen 1923, p. 98-102 (IHKG Thüringen 1923), citite laŭ: Martin Will: Selbstverwaltung der Wirtschaft: Recht und Geschichte der Selbstverwaltung in den Industrie- und Handelskammern, Handwerksinnungen, Kreishandwerkerschaften, Handwerkskammern und Landwirtschaftskammern, 2011, ISBN 3161507053, p.341, Surrete
  2. Artikolo en la ĵurnalo OTZ de la 15-a de septembro 2010.. Arkivita el la originalo je 2016-02-19. Alirita 2013-09-04.