Ĉambromuzika societo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉambromuzika societo de Erfurto (germane: Kammermusikverein Erfurt; de 1946-1976 Kammermusikvereinigung Erfurt) estas en 2009 nove fondita muziksocieto en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la estrado de Kurt Kunert 1946-1990[redakti | redakti fonton]

Fondo iĝis tuj post la Dua mondmilito fare de la ĵus reveninta erfurtano Kurt Kunert , komponisto kaj ludanto de transversa fluto. La societo famiĝis ankaŭ trans la urbolimojn danke al regule okazantaj koncertoj sur la kampo de klasika ĉambra muziko kial ankaŭ pro premieroj de samtempaj, modernaj verkoj.

Ege plaĉis al la publiko la ĉiun duan dimanĉon je la 11-a horo okazantaj koncertoj en la Anger-muzeo. Pro juraj kialoj en 1976 ĉesis la statuso kiel jura persono. Tamen Kunert sukcesis daŭrigi la koncertojn helpate de Verband der Komponisten und Musikwissensĉaftler der DDR kaj de bonvolaj urbaj instancoj.

Tiun tradicion daŭrigis poste la en 1981 fondita kvinteto Musica rara: oni flegis la ĉambran muzikon de sur lignaj blovinstrumentoj kaj aranĝis la prezentadon de malofte ludataj muzikpecoj (ekz. ankaŭ fare de muzikistoj de la Teatro de Erfurto.) Post la 1990-a jaro oni uzis por tio la festohalo de la Urbodomo de Erfurto.

Nova fondo en 2009[redakti | redakti fonton]

En 6-a de decembro 2009 fariĝis - per fonda koncerto - la nova fondo kiel societo de publika juro. En la statuto ĝi devigis sin kontinuigi la tradiciojn de la antaŭula societo.

Refondomembroj kaj estraranoj iĝis i.a.: Eugen Mantu, Dorothea Schneider, Claudia Schwarze. La celoj de la nova societo estas: daŭrigi la tradiciajn matineojn en kooperacio kun la teatro kaj internaciaj renomitaj ensembloj (ekz. por la vesperaj koncertoj); trovi plurloke interesigotajn aŭskultantarojn kaj novajn lokojn por okazigi spektaklojn; realigi novajn projektojn kune kun artistoj de aliaj muzikaj ĝenroj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

1972 Kulturpremio de la urbo Erfurto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]