Ĉambrotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĉambrotono estas la komuna tono, sur kiu oni agordas la instrumentojn de muzikensemblo.

„Ĉambro-“ rilatas al princaj privataj ĉambroj, en kiuj oni antaŭe muzikis. Tial ekzistas laŭ historia konsidero kontrasto inter „ĉambro“- kaj „ĥortono“ resp. „orgentono“, kiu ĉilasta estis ĝis plentono pli alta. Ĉi tiu distingo perdiĝis post 1800.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ne jam ĉiam kaj ĉie ekzistis unueca ĉambrotono. En Germanio ĝi situis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ofte je ĉ. 415 Hercoj (Hz), en Italio dum la 17-a jarcento je 466 Hz kaj en Francio dum la 18-a jarcento ankaŭ je 392 Hz.

Pro la muzika vivo pli kaj pli interregia kaj internacia kreskis la bezono je samalta agordotono. Tial en 1788 en Parizo ekestis la t.n. Pariza agordo, fiksata je 409 Hz . Ĉar la ĉambrotono dumpase de la 19-a jarcento pli kaj pli altiĝis, en 1858 la Franca Akademio novefiksis ĝin je 437,5 Hz.[1] Pluan plialtiĝon provis haltigi en 1885 internacia agordotona konferenco en Vieno, kiu normigis la agordotonon je 435 Hz. La ĝis nun lastan agordotonan konferencon okazigis en 1939 la International Federation of the National Standardizing Associations en Londono. Ĝi tiam difinis la ĉambrotonan frekvencon je 440 Hz je 20 °C por la tono a (normo ISO 16). Ĉi tiun normon aprobis la delegitoj de la Konsilio de Eŭropa Unio por la Eŭropa Unio la 30-an de junio 1971[2].

Praktiko[redakti | redakti fonton]

diapazono (440 Hz)

La klasika metodo por aŭdigi la ĉambrotonon estas la diapazono; alternative ekzistas ankaŭ agordofajfiloj. Nuntempe elektronikaj agordiloj estas pli kaj pli disvastigitaj. En kelkaj telefonretoj ankaŭ antaŭkonekta tono situas serve al muzikistoj je 440 Hz; en la reto de la germana Deutsche Telekom tamen ĉi tiu tono situas kvarontonon pli malalta. En Aŭstrio la Federacia Oficejo por Normigo kaj Mezurado ofertas la ĉambrotonon sub servonumero (+43 1 1507), kio estas tutmonde unika.

Ne nur en germanaj orkestroj nuntempe instaliĝis – sendepende de la ankoraŭ valida normo de 440 Hz – la frekvenco 443 Hz kiel ĉambrotono, precipe ĉar kordinstrumentoj sonas pli laŭte kaj pli sonore ĉe pli alta frekvenco. Tiun ĉi aŭdigas komence de provludo aŭ koncerto la hobojo, ĝin transprenas la koncertestro (tiu estas la gvida instrumentisto en la grupo de la unuaj violonoj). Tiu agordas sian violonon laŭ ĉi tiu tono kaj transdonas ĝin al la orkestro. En aliaj landoj ankaŭ kutimas agordotonaltoj de 440 Hz ĝis 446 Hz, ekz. en Italio dominas agordotono de 442 Hz. Por la koncertado sur (laŭ)historiaj instrumentoj oni uzas ofte ĉambrotonon de 415 Hz (t.e. kompare kun 440 Hz ĉ. duontonon pli malalta) por baroka, 430 Hz por klasika kaj 438 Hz por romantikisma instrumentaro.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi supre nomitaj diferencaj ĉambrotono-frekvencoj evidentigas, ke ne ekzistas unusenca dedukto de absoluta ĉammbrotono. Jam en la 1950-aj jaroj ekestis duboj pri la fiksigo de 440 Hz laŭ la internacia agordotona konferenco. Kelkaj muzikistoj ne povis postplenumi la decidon kaj havis la impreson de arbitra decido. Tamen ĉiu solisto kaj ĉiu ensemblo mem decidas la agordotonon de sia muzikado. Homoj kun absoluta sonsento alkutimiĝintas al diferencaj ĉambrotonoj depende de sia regiona kaj socia deveno kaj siaj aŭskultadkutimoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meyers Konversationslexikon 1885-1890, Seite 2
  2. Kommentar zur Resolution (71) 16 des Europarates vom 30. Juni 1971 über die Normierung der Frequenz des Stimmtones in: Fritz Winckel, Das Musikinstrument, 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]