Ĉampinjono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉampinjono

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agarikaloj Agaricales
Familio: Agarikacoj Agaricaceae
Genro: Agariko Agaricus
Specio: A. bisporus
Konserva statuso
Binoma nomo
Agaricus bisporus

Ĉampinjono (Agaricus bisporus) estas specio de agariko[1] kun komence palaj, rozkoloraj, poste ĉokoladbrunaj aŭ nigrabrunaj lameloj. Ĝi estas tre ŝatata manĝfungo.

La ĉampinjono estas ofte kultivata sur ĉevala sterko en mallumaj ejoj. Ĉar la plej multaj manĝeblaj fungospecioj dependas de specifa nutraĵogrundo kaj estas malfacile kultiveblaj, tiu specio estas tre grava por la komerco pri manĝeblaj fungoj.

[redakti] Notoj

  1. PIV2, p.203

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Agaricus bisporus en indexfungorum.org (angle)
·  Agariko en Eo