Ĉanakja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉanakja
Persona informo
Naskonomo Kauṭilya or Vishnu Gupta
Naskiĝo 375 a.K.
en Taksila
Morto 283 a.K.
en Patnao, Maŭrja Imperio
Religio hinduismo vd
Lingvoj sanskrito vd
Ŝtataneco Maŭrja Imperio vd
Profesio
Okupo verkistofilozofoekonomikistoinstruisto • astrologo • konsilisto • politikisto vd
Verkado
Verkoj Arthaŝastra vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viŝnugupta Ĉanakja (sanskrite: चाणक्य Cāṇakya; naskiĝis ĉirkaŭ −350, mortis ĉirkaŭ −283 aŭ - 275)[1][2] estis hindia multfakulo kiu elstaris kiel instruisto, verkisto, stratego, filozofo, ekonomikisto, juristo kaj reĝa konsilanto kaj ĉefministro de la unua Maŭrja imperiestro Ĉandragupta (ĉirkaŭ 340–293 antaŭ nia epoko) kiun li helpis enpoviĝi je lia frua aĝo. Ĉanakja estis aŭtoro de la antikvhindia politika traktaĵo, Arthaŝastra,[3] teksto datita de ĉirkaŭ inter la kvara jarcento antaŭ nia erao kaj la tria jarcento antaŭ nia erao.[4] Plia verko de Ĉanakja estas Nitiŝastra, kiu pri-/preskribas idealan vivmanieron; ĝi estas informriĉa fonto pri la tiutempa kulturo.

Tial li estis konsiderata pioniro de la fako de politika scienco kaj ekonomiko en Barato kaj lian verkaron oni konsideras grava antaŭaĵo de la klasika ekonomiko.[5][6][7][8] Liaj verkoj perdiĝis preskaŭ ĉe la fino de la Gupta imperio en la sesa jarcento n.e. kaj ne remalkovrita ĝis komenco de la 20-a jarcento.

Li estis hereza bramano, kaj estis profesoro en la universitato Taksila, kaj li grave partoprenis ĉirkaŭ la jaro 321 a.n.e. je la kreado de la Maŭria dinastio, nome unu el la unuaj imperioj de registrita historio kaj kiu regis super plej parto de la Hindia subkontinento. Ĉanakja servis kiel ĉefa konsilanto kaj de Ĉandragupta kaj de lia filo Bindusara.[9]

Origino[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la lernejo de Taksila.

Ĉanakja naskiĝis en familio de alta kasto de Bramanoj.[10] La naskoloko de Ĉanakja estas tialo de polemiko, kaj estas multaj teorioj pri lia origino.[1] Laŭ la budhisma teksto Mahavamsa Tika, lia naskoloko estis Taksila.[11] La skribaĵoj de Ĝajnismo, kiaj Adbidhana Ĉintamani, mencias lin kiel Dramila, implicante le li estis indiĝena de Suda Barato.[11][12] Laŭ la verko Pariśiṣṭaparva de la ĝajnisma verkisto Hemaĉandra, Ĉanakja naskiĝis en la Canaka vilaĝo de la regiono Golla, de Bramano nome Kanin kaj lia edzino Kanesvari.[13] Aliaj fontoj mencias la nomon de lia patro kiel Ĉanak kaj asertas, ke la nomo de Ĉanakja derivas el la nomo de lia patro.[14] Laŭ kelkaj fontoj, Ĉanakja estis Bramano el Norda Barato, fakulo en Vedoj,[15] kaj adoranto de Viŝnuo.[16] Laŭ ĝajnismaj rakontoj li iĝis ĝajnisma malfruaĝe kiel Ĉandragupta Maurja.[17][18][19]

Fontoj de informaro[redakti | redakti fonton]

Estas malmulta pure historia informaro pri Ĉanakja: plej el ĝi devenas el duonlegendaj rakontoj. Thomas Trautmann identigas kvar distingajn rakontojn de antikva Ĉanakja-Ĉandragupta katha (legendo):[20]

Versio de la legendo Ekzemplaj tekstoj
Budhisma versio Mahavamsa kaj ties komentario Vamsatthappakasini (Pali lingva)
Ĝainisma versio Parisistaparvan de Hemaĉandra
Kaŝmira versio Kathasaricagara de Somadeva, Brihat-Katha-Manjari de Ksemendra
Versio de Viŝaĥadatta Mudrarakŝasa, nome Sanskrita verko de Viŝaĥadatta

La jenaj elementoj estas oftaj en tiuj legendoj:

  • La reĝo Dana Nanda insultas Ĉanakja-n, pelante lin ĵuri revenĝon kaj detruon de la Nanda dinastio
  • Ĉanakja serĉas meritoplenan sukcedanton por Nanda kaj trafas la junan Ĉandragupta Maurja
  • Kun la helpo de kelkaj aliancanoj, Ĉanakja kaj Ĉandragupta regis la Nandan Imperion, ofte uzante manipulajn kaj sekretemajn rimedojn.

Budhisma versio[redakti | redakti fonton]

La legendo de Ĉanakja kaj Ĉandragupta estas detaligita en Pali-lingvaj budhismaj kronikoj de Srilanko. Ĝi ne estas menciita en Dipavamsa, la plej antikva el tiuj kronikoj.[21] La plej antikva budhisma fonto kiu mencias la legendoj estas Mahavamsa, kiu estas ĝenerale datita inter la kvina kaj la sesa jarcentoj a.n.e. Vamsatthappakasini (konata ankaŭ kiel Mahvamsa Tika), komentario pri Mahavamsa, havigas iomajn pliajn detalojn pri la legendo. Ĝian aŭtoron oni ne konas, kaj ĝi estis datita diverse el la sesa jarcento n.e. ĝis la 13a jarcento n.e.[22] Kelkaj aliaj tekstoj havigas aldonajn detalojn pri la legendo; por ekzemplo, la Maha-Bodhi-Vamsa kaj la Atthakatha havigas la nomojn de la naŭ Nandaj reĝoj kiuj laŭdire antaŭis Ĉandragupta.[21][23]

Ĝajnisma versio[redakti | redakti fonton]

La Ĉandragupta-Ĉanakja legendo estas menciita en kelkaj komentarioj de la Ŝvetambara kanono. La plej bone konatan version de la Ĝajnisma legendo enhavas la Sthaviravali-ĈaritaParishishta-Parvan, verkita ĉirkaŭ la 12a-jarcenta verkisto Hemaĉandro.[24] La rakonto de Hemaĉandro baziĝas sur la prakrita kathanaka literaturo (legendoj kaj anekdotoj) komponita inter la fino de la unua jarcento n.e. kaj mezo la oka jarcento n.e. Tiuj legendoj estas enhavataj en la komentarioj (ĉurni kaj tika) pri kanonaj tekstoj kiel Uttaradhjajana kaj Avaŝjaka Nirjukti.[25]
Thomas Trautmann kredas, ke la ĝajnisma versio estas pli antikva kaj pli fidinda ol la Budhisma versio de la legendo.[25]

Kaŝmira versio[redakti | redakti fonton]

Brihatkatha-Manjari de Kŝemendra kaj Kathasaricagara de Somadeva estas du 11a-jarcentaj kaŝmiraj sanskristaj kolektoj de legendoj. Ambaŭ estas bazataj sur nune perdita Prakrit-lingva Brihatkatha-Sarit-Sagara, kiu siavice estis bazita sur nune perdita Paiŝaĉi-lingva Brihatkatha de Gunadhja. La Ĉanakja-Ĉandragupta legendo en tiuj kolektoj montras alian rolulon, nome Ŝakatala (IAST: Śakaṭāla).[26]

Mudrarakŝasa versio[redakti | redakti fonton]

Mudrarakŝasa ("La blazonsigelo de Rakŝasa") estas sanskrista verko de Viŝaĥadata. Ties dato estas necerta, sed ĝi mencias la Hunaojn, kiuj invadis nordan Baraton dum la periodo de la Gupta imperio. Tial, ĝi ne povis esti komponita antaŭ la Gupta epoko.[27] Ĝi estis datita diverse el la fino de la kvara jarcento[28] ĝis la oka jarcento.[29] La Mudrarakŝasa legendo enhavas rakontojn ne trovitajn en aliaj versioj de la Ĉanakja-Ĉandragupta legendo. Pro tiu diferenco, Trautmann sugestas, ke plej el ĝia enhavo estas fikcia aŭ legenda, sen historia bazo.[30]

Identigo kun Kaŭtilja aŭ Viŝnugupta[redakti | redakti fonton]

La antikva verko Arthaŝastra estis tradicie atribuata al Ĉanakja fare de nombraj fakuloj. La Arthaśhāstra identigas ties aŭtoron per la nomo Kaŭtilja, escepte ĉe unu verso kiu aludas lin per la nomo Viŝnugupta.[31] Kaŭtilja estas supozeble la nomo de la gotra (klano) de la aŭtoro.[32]

Unu el la plej fruaj verkoj de la Sanskrita literaturo kiu identigas Ĉanakja kun Viŝnugupta klare estas Panĉatantra de Viŝnu Ŝarma en la 3a jarcento a.K.[33]

K. C. Ojha asertas, ke la tradicia identigo de Viŝnugupta kun Kaŭtilja estis kaŭzita de konfuzo de la eldonisto de la teksto kaj ties originanto. Li sugestas ke Viŝnugupta estis redaktoro de la origina verko de Kaŭtilja.[33] Thomas Burrow iras pluen kaj sugestas ke Ĉanakja kaj Kaŭtilja povas esti du diferencaj personoj.[34]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉanakja edukiĝis ĉe Takŝaŝila, antikva centro de lernado situanta en nordokcidenta antikva Hindio (nuntempa Pakistano).[35] Li iĝis poste instruisto (aĉarja) ĉe la sama loko. La vivo de Ĉanakja estis konektita al du urboj: nome Takŝaŝila kaj Pataliputra (nuntempa Patnao en Biharo, Barato). Pataliputra estis la ĉefurbo de la regno Magadho, kiu estis konektita al Takŝaŝila per Uttarapatha, la norda alta ŝoseo de komerco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝajnisma historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Ĝajnisma rakonto, Ĉanakja naskiĝis al du laikaj Ĝainistoj (ŝravaka lernantoj) nome Ĉanin kaj Ĉaneŝvari. Lia naskoloko estis la vilaĝo Ĉanaka en Golla viŝaja (regiono).[24] La identiteco de "Golla" ne estas certa, sed Hemaĉandro asertas, ke Ĉanakja estis Dramila, kio informus, ke li estas indiĝena de Suda Barato.[36]

Ĉanakja naskiĝis havante tutan dentaron. Laŭ la monaĥoj, tio estis signo ke li estos reĝo en la estonteco. Ĉanin ne deziris, ke lia filo iĝu tro fanfarona, kaj tial li rompis la dentojn de Ĉanakja. La monaĥoj profetis, ke la bebo iĝos povo malantaŭ la trono.[24] Ĉanakja kreskiĝis por iĝi klera ŝravaka, kaj edziĝis al Bramana virino. Ŝiaj parencoj primokis ŝin ĉar ŝi edziniĝis al malriĉa viro. Pro tio Ĉanakja vizitis Pataliputra, kaj serĉis donacojn el la reĝo Nanda, kiu estis fama pro sia malavareco por Bramanoj. Atendante la reĝon en la reĝa kortego, Ĉanakja sidiĝis sur la trono de la reĝo. Dasi (servistino) afable proponis al Ĉanakja la apudan sidlokon, sed Ĉanakja tenis sian kamandal (akvujo) sur ĝi, dum li mem restis side sur la trono. La servistino sekve proponis al li elekton inter kvar pliaj sidlokoj, sed ĉiun fojon, li tenis diversajn siajn aĵojn sur la sidlokojn, kaj malakceptis moviĝi el la trono. Finfine, la kolera servistino forpelis lin el la trono. Kolera, Ĉanakja promesis elradikigi Nanda kaj lian tutan establadon, kiel "ventego elradikigas arbon".[37]

Ĉanakja sciis, ke oni profetis, ke li iĝos povo malantaŭ la trono. Kaj tiel li ekserĉis personon meritoplenan por iĝi reĝo. Dum la vagado, li faris favoron al graveda filino de vilaĝestro, kondiĉe ke ŝia filo apartenos al li. Ĉandragupta estis kiu naskiĝis al tiu virino. Kiam Ĉandragupta kreskiĝis, Ĉanakja venis al la vilaĝo kaj vidis lin ludante "reĝon" inter grupo de knaboj. Por provi lin, Ĉanakja petis al li donacon. La knabo diris al Ĉanakja, ke li povas kunporti la apudajn bovinojn, deklarante, ke neniu kuraĝos malobei lian ordonon. Tiu povomontro konvinkis Ĉanakja ke Ĉandragupta estas la ununura meritoplena por iĝi reĝo.[24]

Ĉanakja portis Ĉandragupta konkeri Pataliputra, nome ĉefurbon de Nanda. Li arigis armeon uzante la riĉon kiun li estis akirinta pere de alkemio (dhatuvada-visaradan). La armeo suferis gravan malvenkon, kio devigis Ĉanakja kaj Ĉandragupta fuĝi el la batalkampo. Ili alvenis al lago estante persekutitaj de malamika oficiro. Ĉanakja petis al Ĉandragupta salti en la lagon, kaj maskiĝis kiel meditanta asketo. Kiam lamalamika militisto atingis la lagon, li demandis al la 'asketo' ĉu li estis vidinta Ĉandragupta. Ĉanakja indikis al la lago. Kiam la militisto senvestigis el sia armaĵo por salti en la lago, Ĉanakja ekprenis lian glavon kaj mortigis lin. Kiam Ĉandragupta eliris el la akvo, Ĉanakja demandis al li, "Kio venis al via kapo, kiam mi malkovris vian lokon al la malamiko?" Ĉandragupta respondis, ke li fidas, ke lia mastro faras la plej bonan decidon. Tio konvinkis Ĉanakja, ke Ĉandragupta restos sub lia influo eĉ iĝinte reĝo. En alia okazo, Ĉanakja simile eskapis el la malamiko forpelanta laviston, kaj maskante sin kiel tiu lavisto. Alifoje, li malfermis la ventron de Bramano kiu ĵus manĝis, kaj elprenis lian manĝon por nutri malsatan Ĉandragupta.[38]

Iam, Ĉanakja kaj Ĉandragupta subaŭskultis virinon admonantan sian filon. La infano bruligis sian fingron metante ĝin en la mezon de bovlo de varma kaĉo. La virino diris al sia filo, ke ne startante el la pli malvarmaj bordoj, li estus tiom freneza kiel Ĉanakja, kiu atakis la ĉefurbo ne antaŭe konkerinte la bordajn regionojn. Ĉanakja konstatis sian eraron, kaj faris novan planon por venki super Nanda. Li formis aliancoj kun Parvataka, nome reĝo de montara regno nomita Himavatkuta, proponante al li duonon de la regno de Nanda.[38] Sekurigante la helpon de Parvataka, Ĉanakja kaj Ĉandragupta startis sieĝi aliajn urbojn anstataŭ Pataliputra. Unu preciza urbo montris fortan rezistadon. Ĉanakja eniris en tiun urbon maskite kiel ŝivisma almozulo, kaj deklaris, ke la sieĝo finiĝus kiam la idoloj de la "saptamatrika" (sep patrinoj) estu forigitaj el la urba templo. Tuj post la superstiĉaj defendantoj forigis la idolojn el la templo, Ĉanakja ordonis sian armeon finigi la sieĝon. Kiam la defendantoj ekcelebris sian venkon, la armeo de Ĉanakja lanĉis surprizan atakon kaj kaptis la urbon.[38] Laŭgrade, Ĉanakja kaj Candragupta konkeris ĉiujn regionojn escepte ĉe la ĉefurbo. Finfine, ili kapturis Pataliputra kaj Ĉandragupta iĝis la reĝo.

Ili permesis, ke la reĝo Nanda iru al la ekzilo, kunportante ĉiujn havaĵojn kiujn li povu veturigi per unu ĉaro. Kiam Nanda kaj lia familio estis elirinta el la urbo per la ĉaro, lia filino vidis Ĉandragupta, kaj enamiĝis de la nova reĝo. Ŝi elektis lin kiel sia edzo laŭ la svajamvara tradicio. Kiam ŝi estis elirinta el la ĉaro, naŭ radiusoj de la ĉara rado rompiĝis. Interpretinte tion kiel aŭguro, Ĉanakja deklaris, ke la dinastio de Ĉandragupta estas daŭranta dum naŭ generacioj.[38] Dume, Parvataka enamiĝis je unu el la viŝakanja (venenulinoj) de Nanda. Ĉanakja aprobis la geedzecon, kaj Parvataka faliĝis kiam li tuŝis la junulinon dum la nupto. Ĉanakja petis al Ĉandragupta ne alvoki kuraciston. Tiel, Parvataka mortis kaj Ĉandragupta iĝis la nura reganto de la teritorioj de Nanda.[39]

Ĉanakja tiam ekplifirmigis la povon eliminante fidelulojn de Nanda, kiuj estis ĉikanante la popolon en diversaj partoj de la regno. Ĉanakja eksciis pri teksisto kiu bruligis ĉiujn partojn de sia domo infestitajn per blatoj. Ĉanakja atribuis la respondecon venkegi la ribelulojn al tiu teksisto. Tuj, la regno liberiĝis je disidentoj. Ĉanakja ankaŭ bruligis vilaĝon kiu estis malakceptinta havigi al li manĝon en la pasinteco. Li plenigis la reĝan trezoron invitante riĉajn komercistojn siahejmen, ebriigante ilin kaj ludante per modifitajn ĵetpluredrojn.[39]

Iam, la regno suferis 12-jarlongan malsategon. Du junaj Ĝajnistaj monaĥoj ekmanĝis el la reĝa plato, farinte sin nevideblaj per magica ungvento. Ĉanakja sentis sian ĉeeston kovrante la palacan grundon per polvo, kaj sekvante iliajn spurojn. En la venonta manĝo, li kaptis ilin plenigante la manĝoĉambron per dika fumo, kio faris, ke la okuloj de la monaĥoj ploris, lavante la ungventon. Ĉanakja pledis pro la konduto de la junaj monaĥoj antaŭ la monaĥestro Aĉarja Susthita. La Aĉarja bedaŭris, ke la homoj ne estas malavaraj al la monaĥoj, kaj tial Ĉanakja ekfaris malavarajn almozojn al la monaĥoj.[39]

Dume, Ĉandragupta estis patronigante la ne-ĝajnismajn monaĥojn. Ĉanakja decidis konvinki lin, ke tiuj homoj ne meritas lian patronecon. Li kovris la palacan grundon ĉe la virinaj ĉambroj per polvo kaj lasis la ne-ĝajnismajn monaĥojn tie. Iliaj spuroj montris, ke ili estis alvenintaj al la fenestroj de la virinaj ĉambroj por trarigardi enen. La ĝajnismaj monaĥoj, al kiuj oni konsilis uzi la saman metodon, restis for el la virinaj ĉambroj. Vidinte tion, Ĉandragupta nomumis la ĝajnismajn monaĥojn kiel liaj spiritaj konsilistoj.[40] Ĉanakja kutime miksis malgrandajn dozojn de veneno en la manĝaĵoj de Ĉandragupta por fari lin imuna al venenklopodoj. La reĝo, nesciante tion, iam kunhavis sian manĝon kun la reĝino Durdhara. Ĉanakja eniris en la ĉambron en la momento en kiu ŝi mortis. Li malfermis la ventron de la mortinta reĝino kaj ekprenis la bebon. Tiu bebo, kiu estis tuŝita de guto ("bindu") de la veneno, nomiĝis Bindusara.[40]

Post Ĉandragupta abdikis la tronon por iĝis ĝajnisma monaĥo, Ĉanakja noumis Bindusara la nova reĝo.[40] Ĉanakja petis Bindusara nomumi iun nomitan Subandhu kiel unu el siaj ministroj. Tamen, Subandhu deziris ekesti pli alta ministro kaj iĝis ĵaluza de Ĉanakja. Tial li diris al Bindusara, ke Ĉanakja estis responsa pro la morto de lia patrino. Bindusara konfirmis tiujn akuzojn kun la flegistinoj, kiuj diris al li, ke ja Ĉanakja estis tranĉmalferminta la ventron de lia patrino. Bindusara koleriĝis, kaj ekhatis Ĉanakja. Kiel rezulto, Ĉanakja, kiu estis jam tre maljuna tiam, retiriĝis kaj decidis eniri en salleĥana (malsatiĝi ĝismorte). Dume, Bindusara ekkonis la detalajn cirkonstancojn de sia nasko, kaj petis Ĉanakja sekvi siajn ministeriajn taskojn. Malsukcesante pacigi Ĉanakja, la imperiestro ordonis Subandhu konvinki Ĉanakja rezigni pri siaj memmortigaj planoj. Subandhu, intencante trankviligante Ĉanakja, bruligis lin ĝismorte. Subandhu tiam ekposedis la domon de Ĉanakja. Ĉanakja estis antaŭvidante tion, kaj antaŭ retiriĝi, li estis lasante malbenitan kaptilon por Subandhu. Li estis lasante kofron fermitan per centoj da fermiloj. Subandhu rompis la fermilojn, en la espero trovi valorajn juvelojn. Li trovis dolĉoloran parfumon kaj tuj flaris ĝin. Sed tiam liaj okuloj falis sur betulŝelan noton kun malbeno verkita sur ĝi. La noto deklaris, ke ĉiu kiu flaru tiun parfumon ĉu iĝos monaĥo aŭ frontos la morton. Subandhu testis la parfumon sur alia homo, kaj tiam havigis al li bongustegajn manĝaĵojn (io kio mankis al la monaĥoj). La homo mortis, kaj tiam Subandhu estis devigita iĝi monaĥo por eviti la morton.[41][42]

Laŭ alia Ĝajnisma teksto – nome Rajavali-Katha – Ĉanakja akompanis Ĉandragupta foresti por sannjasa (retiriĝo), post Bindusara iĝis reĝo.[43]

Budhisma historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Budhisma legendo, la Nandaj reĝoj kiuj antaŭis Ĉandragupta estis ŝtelistoj kiuj iĝis regantoj.[21] Ĉanakja (IAST: Cāṇakka en Mahavamsa) estis Bramano el Takkāsila (Taksila). Li estis klera en tri Vedoj kaj politiko. Li estis naskiĝinta havante kaninajn dentojn, kiujn oni supozis indikilo de reĝeco. Lia patrino timis, ke li neglektos ŝin iĝinte reĝo.[44] Por trankviligi ŝin, Ĉanakja rompis siajn dentojn.[45]

Ruinoj de Pataliputra; granda parto de la historio de Ĉanakja temas pri tiu loko.

Ĉanakja havis malbelan aspekton, plifortigitan per siaj rompitaj dentoj kaj torditaj piedoj. Iam, la reĝo Dhana Nanda organizis almozdonan ceremonion por Bramanoj. Ĉanakja iris al Pupphapura (Pataliputra) por ĉeesti en tiu ceremonio. Malkontenta pro lia aspekto, la reĝo ordonis forpeli lin el la kunsido. Ĉanakja rompis sian sanktan fadenon kolere, kaj malbenis la reĝon. Tiu ordonis lian areston, sed Ĉanakja fuĝis maskita kiel filozofo Ājīvika. Li amikiĝis kun Pabbata, filo de la reĝo Dhana Nanda, kaj instigis lin kapti la tronon. Kun helpo de blazonsigelo havigita de la princo, Ĉanakja fuĝis el la palaco tra sekreta pordo.[45]

Ĉanakja eskapis al la Vindja arbaro. Tie, li faris 800 milionojn da ormoneroj (karŝapana), uzante sekretan teknikon kiu ebligis lin turni unu moneron en ok moneroj. Kaŝinte tiun monkvanton, li ekserĉis personon meritoplenan por anstataŭi Dhana Nanda.[45] Iam, li vidis grupon de ludantaj infanoj: juna Ĉandragupta (nomita Ĉandagutta en Mahavamsa) ludis la rolon de reĝo, dum aliaj knaboj ludis rolojn de vasaloj, ministroj aŭ ŝtelistoj. La "ŝtelistoj" estis alportitaj antaŭ Ĉandragupta, kiu ordonis fortranĉi iliajn membrojn, sed tiam mirakle ili religiĝi. Ĉandragupta estis naskiĝinta en reĝa familio, sed estis alportita de ĉasisto post lia patro estis murdita de uzurpanto, kaj la devata devigis lian patrinon abandoni lin. Gapiĝinta pro la miraklaj povoj de la knabo, Ĉanakja pagis 1 000 orajn monerojn al lia adoptinta patro, kaj kunportis Ĉandragupta for, promesinte lernigi lin profesion.[46]

Ĉanakja havis du eblajn sukcedantojn al Dhana Nanda: nome Pabbata kaj Ĉandragupta. Li donis al ĉiu po unu amuleton portotan ĉirkaŭkole per lana fadeno. Iam, li decidis pruvi ilin. Kiam Ĉandragupta dormis, li petis al Pabbata forigi la lanan fadenon de Ĉandragupta ne rompante ĝin kaj ne vekante Ĉandragupta. Pabbata malsukcesis plenumi tiun taskon. Kelkajn tempojn poste, kiam Pabbata dormis, Ĉanakja defiis Ĉandragupta plenumi la saman taskon. Ĉandragupta retiris la lanan fadenon fortranĉante la kapon de Pabbata. Dum la sekvaj sep jaroj, Ĉanakja trejnis Ĉandragupta por la reĝaj taskoj. Kiam Ĉandragupta iĝis plenkreskulo, Ĉanakja elfosis sian kaŝitan trezoron de oraj moneroj, kaj arigis armeon.[46]

La armeo de Ĉanadragupta kaj Ĉanakja invadis la regnon de Dhana Nanda, sed disbandiĝis post ricevi fortan malvenkon. Dum ili vagadis fuĝe, ambaŭ viroj iam subaŭskultis konversacion inter virino kaj ŝia filo. La filo estis manĝinta en la mezo de dolĉaĵo, preterlasante la bordojn. La virino admonis lin, dirante, ke li estas manĝanta kiel Ĉandragupta, kiu atakis la centran parton de la regno anstataŭ konkeri unue la bordajn vilaĝojn. Ĉanakja kaj Ĉandragupta komprenis sian eraron. Ili arigis novan armeon, kaj startis per la konkero de la bordaj vilaĝoj. Laŭgrade, ili antaŭeniris al la ĉefurbo de la regno Pataliputra (Pāṭaliputta en Mahavamsa), kie ili mortigis la regnon Dhana Nanda. Ĉanakja ordonis fiŝkaptiston trovi la lokon kie Dhana Nanda estis kaŝinta sian trezoron. Tuj post la fiŝkaptisto informis Ĉanakja pri la loko de la trezoro, Ĉanakja murdis lin. Ĉanakja nomumis Ĉandragupta kiel la nova reĝo, kaj komisiis al viro nomita Paṇiyatappa la taskon eliminadi ribelulojn kaj ŝtelistojn el la regno.[47]

Ĉanakja ekmiksis malgrandajn dozojn de veneno en la manĝaĵoj de la nova reĝo por imunigi lin al venenigaj klopodoj fare de liaj malamikoj. Ĉandragupta, kiu ne sciis tion, iam kunhavis siajn manĝaĵojn kun sia graveda edzino, le reĝino, kiu estis sep tagojn antaŭnaske. Ĉanakja alvenis ĝuste kiam la reĝino manĝis la venenan manĝaĵon. Konstatinte, ke ŝi estas mortanta, Ĉanakja decidis savi la nenaskitan filon. Li senkapigis la reĝinon kaj tranĉomalfermis ŝian ventron per glavo por elpreni la feton. Laŭlonge de la sep sekvaj tagoj, li metis ĉiutage la feton en la ventron de kapro ĵus mortigita. Post la sep tagoj, la filo de Ĉandragupta "naskiĝis". Li estis nomita Bindusara ĉar lia korpo estis ŝprucita je punktoj (bindu) de la sango de la kaproj.[47]

La plej fruaj Budhismaj legendoj ne mencias Ĉanakja en siaj priskriboj de la Maŭria dinastio post tiu momento.[46] La komentario de Dhammapala pri Theragatha, tamen, mencias legendon pri Ĉanakja kaj Bramano nomita Subandhu. Laŭ tiu rakonto, Ĉanakja estis timanta, ke la saĝa Subandhu surpasos lin en la kortego de Ĉandragupta. Kaj tial li instigis Ĉandragupta enprizonigi Subandhu, kies filo Tekikĉakani fuĝis kaj iĝis budhisma monaĥo.[48] La Tibet-Budhista aŭtoro de la 16-a jarcento Taranato mencias Ĉanakja kiel unu el la "grandaj senjoroj" de Bindusara. Laŭ li, Ĉanakja detruis la nobelojn kaj reĝojn de 16 urboj kaj faris Bindusara la mastron de ĉiuj teritorioj inter la orienta kaj la okcidenta maroj (Golfo de Bengalo kaj Araba Maro).[49]

Kaŝmira historio[redakti | redakti fonton]

La Kaŝmira versio de la legendo temas jene: Vararuĉi (identigita kun Katjajana), Indradatta kaj Vjadi estis tri lernantoj de la saĝulo Varŝa. Iam je la konto de sia guruo Varŝa, ili veturis al Ajodjo akiri gurudakŝina (gurupago) el la reĝo Nanda. Kiam ili alvenis renkontiĝi kun Nanda, la reĝo estis mortinta. Uzante sian jogajn povojn, Indradatta eniris en la korpon de Nanda kaj konfirmis la peton de Vararuĉi de 10 milionoj da oraj dinaroj (oraj moneroj). La reĝa ministro Ŝakatala konstatis tion kio okazas, kaj ordonis bruligi la korpon de Indradatta. Sed antaŭ li povis fari tion kontraŭ la falsa reĝo (Indradatta en la korpo de Nanda, nomita ankaŭ Jogananda), la reĝo arestis lin. Ŝakatala kaj liaj 100 filoj estis enprizonigitaj kaj ricevis manĝaĵojn sufiĉajn nur por unu persono. La cent filoj de Ŝakatala malsategiĝis ĝismorte, por ke ili patro povu vivi por plenumi revenĝon.[50]

Dume, la falsa reĝo nomumis Vararuĉi kiel sian ministron. Dum la karaktero de la reĝo malboniĝis, malkontenta Vararuĉi retiriĝis al arbaro kiel asketo. Ŝakatala tian estis repostenigita kiel la ministro, sed plue planis sian revenĝon. Iam, Ŝakatala venis al Ĉanakja, Bramano kiu estis elradikiginta ĉiun herbon survoje, ĉar herbero estis damaĝinta lian piedon. Ŝakatala konstatis, ke li povus uzi homon tiom venĝeman por detrui la falsan reĝon. Li invitis Ĉanakja al la kunsido de la reĝo, promesante al li 100 000 orajn monerojn por ke li prezidu ritan ceremonion.[50] Ŝakatala gastiĝis Ĉanakja en sia propra hejmo kaj traktis lin respekteme. Sed kiam Ĉanakka alvenis al la reĝa kortego, Ŝakatala havis alian bramanon nome Subandhu por prezidi la ceremonion. Ĉanakja sentis sin insultita, sed Ŝakatala kulpigis la reĝon pri tiu senhonorigo. Ĉanakja tiam malligis sian fadenŝnuron (ŝiĥa), kaj promesis nereligi ĝin ĝis la reĝo estu renversita. La reĝo ordonis lian areston, sed li fuĝis al la hejmo de Ŝakatala. Tie, uzante materialojn liveritajn de Ŝakatala, li plenumis magian ritaron kiu malsanigis la reĝon. La reĝo fakte mortis pro febro post sep tagoj.[51]

Ŝakatala tiam ekzekutis Hiranjagupta, nome la filo de la falsa reĝo. Li nomumis Ĉandragupta, nome la filo de la reala reĝo Nanda, kiel la nova reĝo (en la versio de Kŝemendra, estis Ĉanakja kiu instalis Ĉandragupta kiel la nova reĝo). Ŝakatala ankaŭ nomumis Ĉanakja kiel la reĝa pastro (purohita). Atingante sian revenĝon, li tiam retiriĝis al la arbaro kiel asketo.[51]

Mudra-Rakŝasa historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la versio Mudrarakŝasa, la reĝo Nanda iam elpostenigis Ĉanakja el la "unua sidloko de la regno" (tio eble referencas al la forpelo de Ĉanakja el la kunsido de la reĝo). Pro tiu tialo, Ĉanakja promesis ne religi sian fadenŝnuron (ŝiĥa) ĝis kompletigi la detruon de Nanda. Ĉanakja faris planon por detronigi Nanda, kaj anstataŭi lin per Ĉandragupta, sia filo de pli malgrava reĝino. Ĉanakja organizis aliancon de Ĉandragupta kun alia pova reĝo Parvateŝvara (aŭ Parvata), kaj ambaŭ regantoj interkonsentis dividi la teritorion de Nanda venkinte lin. Iliaj aliancaj armeoj estis formitaj de soldatoj Bahlikaj, Kirataj, Parasikaj, Kamboĝaj, Ŝakaj, kaj Ĝavanaj. Tiu armeo invadis Pataliputra (Kusumapura) kaj venkis super Nanda.[52] Parvata estis identigita kun la reĝo Poroso fare de kelkaj fakuloj.[53]

La ĉefministro de Nanda nome Rakŝasa fuĝis el Pataliputra, kaj plue rezistis kontraŭ la invadantoj. Li sendis viŝakanja (venenulino) por murdi Ĉandragupta. Ĉanakja faris, ke tiu junulino murdu Parvata anstataŭe, kulpigante prie Rakŝasa. Tamen, la filo de Parvata nome Malajaketu sciis la veron pri la morto de sia patro kaj venkis super la tendaro de Rakŝasa. Spiono de Ĉanakja nome Bhagurajana akompanis Malajaketu, ŝajnigante sin lia amiko.[54] Rakŝasa plue komplotis por atingi la morton de Ĉandragupta, sed ĉiuj liaj planoj estis malhelpitaj de Ĉanakja. Por ekzemplo, iam Rakŝasa aranĝis, ke oni transportu murdistojn al la dormoĉambro de Ĉandragupta pere de tunelo. Ĉanakja ekkonis tion konstatante karavanon de formikoj portantaj la restaĵon de ilian manĝajoj. Li tiam aranĝis, ke la murdistoj estu bruligitaj ĝismorte.[55]

Dume, la frato de Parvata nome Vairodhaka iĝis la reganto de sia regno. Ĉanakja konvinkis lin, ke Rakŝasa estis responsa pri la murdo de lia frato, kaj interkonsentis kunhavi duonon de la regno de Nanda kun li. Sekrete tamen, Ĉanakja ideigis planon por murdi Vairodhaka. Li sciis, ke la ĉefa arkitekto de Pataliputra estis fidela al Rakŝasa. Li petis al tiu arkitekto konstrui triumfarkon por procesio de Ĉandragupta al la reĝa palaco. Li aranĝis, ke la procesio okazu noktomeze menciante astrologiajn tialojn, sed fakte por certigi malbonan videblon. Li poste invitis Vairodhaka estri la procesion rajdante elefanton de Ĉandragupta, kaj akompanata de la korpogardistoj de Ĉandragupta. Kiel atendite, la fideluloj al Rakŝasa aranĝis la aferon por ke la arko falu sur tiu kiu, laŭ ilia supozo, estas Ĉandragupta. Vairodhaka mortiĝis, kaj denove pri la murdo oni kulpigis Rakŝasa.[54]

Malajaketu kaj Rakŝasa tiam formis aliancon kun kvin reĝoj: nome Ĉiravarman de Kauluta (Kulu), Meghakŝa de Parasikaj, Narasimha de Malaja, Puŝkarakŝa de Kaŝmiro, kaj Sindhusena de Saindhava. Tiu alianca armeo inkludis ankaŭ soldatojn el Ĉedi, Gandhara, Hunaoj, Ĥasaoj, Magadha, Sakaoj, kaj Ĝavanaj.[55]

En Pataliputra, agento de Ĉanakja informis al li, ke tri fideluloj al Rakŝasa restis en la ĉefurbo: nome la Ĝajnista monaĥo Jiva-siddhi, la skribisto Ŝakata-dasa kaj la gildestro de juvelistoj Ĉandana-dasa. El tiuj, Jiva-siddhi estis fakte spiono de Ĉanakja, nesciate de liaj aliaj spionoj. Ĉandana-dasa protektis la edzinon de Rakŝasa, kiu iam nesciate faligis la blazonsigelon de ŝia edzo (mudra). La agento de Ĉanakja akiris tiun blazonsigelon, kaj portis ĝin al Ĉanakja. Uzante tiun blazonsigelon, Ĉanakja sendis leteron al Malajaketu avertante lin, ke liaj aliancanoj estas perfidaj. Ĉanakja ankaŭ petis al kelkaj el la princinoj de Ĉandragupta transiĝi al la tendaro de Malajaketu. Krome, Ĉanakja ordonis la murdon de Ŝakata-dasa, sed 'elaĉetis' lin pere de Siddharthaka, spiono kiu ŝajniĝis agento de Ĉandana-dasa. La spiono de Ĉanakja tiam portis Ŝakata-dasa al Rakŝasa.[55] Kiam Ŝakata-dasa kaj lia 'savanto' Siddharthaka alvenis al Rakŝasa, Siddharthaka prezentis al li la blazonsigelon, postulante, ke li estis trovinta ĝin en la hejmo de Ĉandana-dasa. Kiel rekompenco, Rakŝasa donis al li kelkajn juvelojn kiujn Malajaketu estis donacinta al li. Iom poste, alia agento de Ĉanakja, maskita kiel juvelisto, vendis la juvelojn de Parvata al Rakŝasa.[56]

Iom poste, Rakŝasa sendis siajn spionojn maskitajn kiel muzikistoj al la kortego de Ĉandragupta. Sed Ĉanakja sciis ĉion pri la planoj de Rakŝasa pere de la agado de siaj spionoj. Antaŭ la spionoj de Rakŝasa, Ĉanakja kaj Ĉandragupta ŝajnigis koleran kverelon. Ĉandragupta ŝajnigis demisii Ĉanakja, kaj deklaris, ke Rakŝasa estus pli bona ministro. Dume, Malajaketu konversaciis kun la spiono de Ĉanakja nome Bhagurayana alproksimiĝante al la hejmo de Rakŝasa. Bhagurayana faris Malajaketu malfida de Rakŝasa, dirante al li, ke Rakŝasa tute malamis Ĉanakja, kaj estus deziranta servi la filon de Nanda nome Ĉandragupta. Tuj poste, mesaĝisto venis la la domo de Rakŝasa kaj informis lin, ke Ĉandragupta estis demisianta Ĉanakja dum li laŭdis Rakŝasa. Tio konvinkis Malajaketu, ke Rakŝasa ne estu fidita.[56]

Malajaketu tiam decidis invadi Pataliputra sen Rakŝasa siaflanke. Li konsultis la ĝajnisman monaĥon Jiva-siddhi por decidi favoran momenton por ekmarŝi. Jiva-siddhi, spiono de Ĉanakja, diris al li, ke li povas starti tuje.[56] Jiva-siddhi konvinkis lin ankaŭ ke Rakŝasa estis responsa pro la morto de lia patro, sed Bhagurayana persvadis lin ne damaĝi Rakŝasa. Tuj poste, la spiono de Ĉanakja Siddharthaka ŝajniĝis kaptita per falsa letero adresita al Ĉandragupta fare de Rakŝasa. Vestante la juvelojn donacitajn de Rakŝasa, li ŝajniĝis agento de Rakŝasa. La letero, sigelita per la blazonsigelo de Rakŝasa, informis la Ĉandragupta ke Rakŝasa nur deziris anstataŭi Ĉanakja kiel ĉefministro. Ĝi asertis ankaŭ, ke kvin el la aliancanoj de Malajaketu estis dezirantaj transiri al Ĉandragupta kontraŭ manĝaĵoj kaj riĉeco. Kolera Malajaketu avertis Rakŝasa, kiu alvenis vestanta la juvelojn de Parvata, ke la agento de Ĉanakja estis vendinta lin. Kiam Malajaketu vidis Rakŝasa vestanta la juvelojn de sia patro, li estis konvinkita, ke estas tute perfida plano kontraŭ li. Li ekzekutis siajn kvin aliancanoj tute brutale.[57]

La cetero de la aliancanoj de Malajaketu dizertis el li, malkontentigaj pro lia traktado al la kvin murditaj aliancanoj. Rakŝasa sukcesis fuĝi, skevita de la spionoj de Ĉanakja. Unu el ili, maskita kiel amiko de Ĉandana-dasa, venis kontakti lin. Li diris al Rakŝasa, ke Ĉandana-dasa estis ekzekutota pro malakcepto konfesi la lokon kie estas la familio de Rakŝasa. Aŭdinte tion, Rakŝasa urĝe venis al Pataliputra kapitulaci kaj savi la vivon de sia fidela amiko Ĉandana-dasa. Kiam li alvenis en Pataliputra, Ĉanakja, laŭde al lia fideleco al Ĉandana-dasa, proponis al li pardonon. Rakŝasa promesis fidelon al Ĉandragupta kaj interkonsentis esti lia ĉefministro, kontraŭpage al la liberigo de Ĉandana-dasa kaj al la pardono por Malajaketu. Ĉanakja tiam ligis sian fadenŝnuron, konsiderante atingita sian celon, kaj retiriĝis.[57]

Tio, kion oni diras pri li[redakti | redakti fonton]

Oni trovas priskribon de Ĉanakja en la libro de Jawaharlal Nehru, La malkovro de Barato: "Ĉanakja estas nomita la Barata Makiavelo" kaj, iasense, tiu komparo estas prava.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 V. K. Subramanian. (1980) Maxims of Chanakya: Kautilya. Abhinav Publications, p. 1–. ISBN 978-0-8364-0616-0.
  2. Jain, RP (2008), Chanakya Neeti, Prabhat Prakashan, p. 9, ISBN 81-208-0436-8 [1]
  3. Mabbett, I. W. (1964). "The Date of the Arthaśāstra". Journal of the American Oriental Society. American Oriental Society. 84 (2): 162–169. doi:10.2307/597102. ISSN 0003-0279. JSTOR 597102.
  4. Transaction and Hierarchy. Routledge. 9a de Aŭgusto 2017. p. 56. ISBN 978-1351393966.
  5. L. K. Jha, K. N. Jha (1998). "Chanakya: the pioneer economist of the world", International Journal of Social Economics 25 (2–4), p. 267–282.
  6. Waldauer, C., Zahka, W.J. kaj Pal, S. 1996. Kauṭilya's Arthashastra: A neglected precursor to classical economics. Indian Economic Review, Vol. XXXI, No. 1, pp. 101–108.
  7. Tisdell, C. 2003. A Western perspective of Kauṭilya's Arthashastra: does it provide a basis for economic science? Economic Theory, Applications and Issues Working Paper No. 18. Brisbane: School of Economics, The University of Queensland.
  8. Sihag, B.S. 2007. Kauṭilya on institutions, governance, knowledge, ethics and prosperity. Humanomics 23 (1): 5–28.
  9. "Mauryan Empire" National Geographic Society. 20a de Aŭgusto 2020. Alirita la 20an de Januaro 2022.
  10. Chanakya by Renu Saran
  11. 11,0 11,1 The Indian Encyclopaedia de Subodh Kapoor (2002). Cosmo Publications. Page 1372. ISBN 978-81-7755-257-7. Konsultita la 14an de Aprilo 2012.
  12. Iyengar, P. T. Srinivasa. (1929) History of the Tamils from the Earliest Times to the Present Day.
  13. P. E. Granoff. The Clever Adulteress and Other Stories: A Treasury of Jaina Literature. Motilal Banarsidass Publ., p. 189–190. ISBN 978-81-208-1150-8.
  14. Trautmann, Thomas R.. (1971) Kautilya and the Arthaśāstra: A Statistical Investigation of the Authorship and Evolution of the Text. Leiden: E.J. Brill, p. 10.
  15. Chanakya, The Legend. Ĉanakja Nacia Jura Universitato (2013). Alirita 17a de Junio 2013.
  16. Sri Chanakya Niti-Sastra. philosophy.ru. Alirita 17a de Junio 2013.
  17. Glasenapp 1999, p. 42.
  18. Shah 2004, p. 60.
  19. Padhy 2001, p. 33.
  20. Namita Sanjay Sugandhi. (2008) Between the Patterns of History: Rethinking Mauryan Imperial Interaction in the Southern Deccan. ProQuest, p. 88–89. ISBN 978-0-549-74441-2.
  21. 21,0 21,1 21,2 Trautmann 1971, p. 11.
  22. Trautmann 1971, p. 16.
  23. Trautmann 1971, pp. 18.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 Trautmann 1971, p. 21.
  25. 25,0 25,1 Trautmann 1971, p. 29.
  26. Trautmann 1971, p. 31–33.
  27. Trautmann 1971, pp. 41–43.
  28. Varadpande 2005, p. 223.
  29. Upinder Singh 2016, p. 30.
  30. Trautmann 1971, p. 43.
  31. Trautmann 1971:5 "the very last verse of the work...is the unique instance of the personal name Vishnugupta rather than the gotra name Kautilya in the Arthaśhāstra.
  32. Trautmann 1971:10 "while in his character as author of an Arthaśhāstra he is generally referred to by his gotra name, Kautilya."
  33. 33,0 33,1 Mabbett 1964: "References to the work in other Sanskrit literature attribute it variously to Vishnugupta, Chanakya and Kautilya. The same individual is meant in each case. The Panchatantra explicitly identifies Chanakya with Vishnugupta."
  34. Trautmann 1971:67 'T. Burrow ("Cāṇakya kaj Kauṭalya", Annals of the Bhandarkar Oriental Research Institute 48–49 1968, p. 17 ff.) ne montris ke Cāṇakya estas ankaŭ gotra nomo, kiu kune kun alia pruvaro faras klare ke temas pri du diferencaj personoj, la ministro Cāṇakya de legendo kaj Kauṭilya la kompilisto de Arthaśāstra. Plie, tios klinigas la ekvilibron de la pruvaro en favoro de la rigardo ke la dua nomo estis origine literumita Kauṭalya, kaj ke post la kompilisto de Arth ekidentiĝis kun la Maurja ministro, ĝi estis ŝanĝita al Kaŭtilja (kiel ĝi aperas en Āryaśūra, Viśākhadatta kaj Bāna) por la konto de la vortoludo. Oni devas tiele akcepti ke la posta literumado sekve anstataŭis la pli fruan en la gotra listaro kaj aliloke.'
  35. Chanakya-Niti
  36. Kallidaikurichi Aiyah Nilakanta Sastri. (1988) Age of the Nandas and Mauryas. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0466-1.
  37. Trautmann 1971, p. 22.
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 Trautmann 1971, p. 23.
  39. 39,0 39,1 39,2 Trautmann 1971, p. 24.
  40. 40,0 40,1 40,2 Trautmann 1971, p. 25.
  41. Motilal Banarsidass. (1993) “The Minister Cāṇakya, from the Pariśiṣtaparvan of Hemacandra”, Phyllis Granoff: The Clever Adulteress and Other Stories: A Treasury of Jaina Literature. Motilal Banarsidass Publ., p. 204–206. ISBN 978-8120811508.
  42. Hemachandra. (1891) Sthavir̂aval̂i charita, or, Pariśishtaparvan. Calcutta: Asiatic Society, p. 67–68.
  43. Rice 1889, p. 9.
  44. Trautmann 1971, p. 12.
  45. 45,0 45,1 45,2 Trautmann 1971, p. 13.
  46. 46,0 46,1 46,2 Trautmann 1971, p. 14.
  47. 47,0 47,1 Trautmann 1971, p. 15.
  48. Trautmann 1971, p. 28.
  49. Upinder Singh 2016, p. 331.
  50. 50,0 50,1 Trautmann 1971, p. 31.
  51. 51,0 51,1 Trautmann 1971, p. 32.
  52. Trautmann 1971, pp. 36–37.
  53. Varadpande 2005, pp. 227–230.
  54. 54,0 54,1 Trautmann 1971, p. 37.
  55. 55,0 55,1 55,2 Trautmann 1971, p. 38.
  56. 56,0 56,1 56,2 Trautmann 1971, p. 39.
  57. 57,0 57,1 Trautmann 1971, p. 40.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chanakya en la angla Vikipedio.