Ĉandanagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chandannagar (aŭ franclingve Chandernagor) estas barata urbo, lokita en Okcident-Bengalo ĉe la bordo de la rivero Gango, ĉirkaŭ tridek kilometroj de Kalkato. Tiu urbo fariĝis unu el la francaj kolonioj de Barato dum la dua duono de la 17-a jarcento kaj dum la reĝado de la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Chandannagar oficiale enhavis 120.000 loĝantojn laŭ la censado de 1991.