Ĉandraŝeĥara Kambara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉandraŝeĥara Kambara
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1937 (1937-01-02) (87-jaraĝa)
en Gokak
Lingvoj kanara vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Karnatak University • Dharwad vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • poeto • tradukistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Sirisampige vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉandraŝeĥara Kambara [ĉandraŝekhara kambaara; en la kanara: ಚಂದ್ರಶೇಖರ ಕಂಬಾರ] (naskiĝis en la 2-a de januaro 1937 en Ghodageri, Karnatako, Barato) estas kanara verkisto, gajninto de la premio Gjanpith — la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro — por la jaro 2010.

Kambara estas konata poeto, dramisto, folkloristo, film-reĝisoro en la kanara lingvo. Li ankaŭ estas la unua rektoro de Universitato Kanara (Kannada University) en Hampi, Barato. Li estas aparte konata pro la uzo de la nordaj dialektoj de la kanara lingvo en siaj dramoj kaj poemoj. La dramoj de Kambara ĉefe traktas popolajn aŭ mitologiajn temojn, interligitajn kun aktualaj aferoj.

Kambara ĝis nun verkis ĉ. 25 teatraĵojn, 11 antologiojn poeziajn, kvin romanojn, 16 esplorverkojn, kaj plurajn klerajn artikolojn pri la popolteatro, literaturo kaj la edukado. Multaj el liaj verkoj estis tradukitaj en plurajn lingvojn baratajn.

Krom beletraĵoj, Kambara ankaŭ reĝisoris kelkajn filmojn bazitajn sur siaj teatraĵoj. Li ankaŭ reĝisoris dokumentariojn, kaj komponis la muzikon por filmoj, dokumentarioj kaj televidserioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]