Ĉarto
El Vikipedio
Ĉarto estas ĝenerala nomo por gravaj dokumentoj, per kiuj aŭtoritato, asembleo, partio ktp. deklaras publike ion.
Dum mezepoko, la ĉartoj estis reĝaj deklaroj kaj proklamoj. Famega estas la Magna Carta de Anglio signita de Senbiena Johano. Kelkaj statutoj kaj konstituaj leĝoj ankaŭ estas nomataj "ĉartoj", kiel la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ la ĉartoj de usonaj universitatoj.
Kelkaj traktatoj pri ĝeneralaj intencoj kaj ideoj, kiel la Ĉarto de Nov-Delhio, ofte signitaj de nediplomatoj pri teknikaj aferoj, ankaŭ estas nomataj "ĉartoj". Diplomatie ili estas rigardataj kiel agnosko de internaciaj principoj, kiuj gvidos pli specifajn traktatojn.
[redakti] vidu ankaŭ
- Atlantika Ĉarto, 1941

