Ĉasboato

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ĉasboato estas malalta boato simila al kajako kiu estas uzata de anasĉasistoj por kaŝiĝi dum ĉasado. Tiuj boatoj estas farbitaj por kongrui kun la koloro de akvo kaj kuŝas tre malalte sur akvo. Ĉasistoj kuŝas ene kaj el de tie pafas al la anasoj, kiam tiuj preterflugas supre. Ili estas kutime uzataj por ĉasi ĉefe merganasojn, kiaj la Rokanaso. Tiu-ĉi metodo estas utiligita, ĉar ofte merganasoj flugas malalte super akvo kaj ne rimarkas la malaltajn flankojn de la boato. Ĉasboato estas ofte lokigitaj inter disvastigitaj logbirdoj, tiel ke ankaŭ la logaĵoj aldone subtenas la kaŝon de la flankoj de la boato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Open Water Layout Hunting. Alirita 30-a de novembro 2011.