Ĉathama petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉathama petrelo
Ĉathama petrelo
Ĉathama petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma axillaris
(Salvin, 1893)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉathama petrelo (Pterodroma axillaris) aŭ Ranguru (en maoria) estas mezgranda, griza, blankanigra burdopetrelo. Ĝi estas endemia de la Ĉathama Insularo, Novzelando, kaj ĝis ĵuse ĝi estis limigita al la 218 ha de Rangatira aŭ Sudorienta Insulo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Joseph Smit, 1896

La kapo, dorso kaj supraflugiloj estas ardezgrizaj, dum la ŝultroj kaj supraflugiloj estas pli grizaj kun marko kun formo de litero M traetende la supraflugilojn. La frunto estas makulece griza kaj blanka, kaj la subaj partoj estas blankaj. La subflugiloj estas blankaj escepte pro la eksteraj pintoj de la unuarangaj, kaj mallarĝa bordo. Estas nigra diagonala bendo el la faldo de la flugilo al la korpo ĉe la bazo de la subflugiloj (kio distingas ĝin el la simila Nigraflugila petrelo kiu havas pli mallarĝan bendon neetendan tiom fro kiom ĝis la korpo).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ĉathamaj petreloj nestumas en nestotruoj sub la arbara kanopeo. Ili uzas foliojn kiel nestomaterialo. Oni demetas ununuran ovon en decembro al januaro kaj la elnestiĝo okazas en majo al junio.

Statuso kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je nur 1,000 birdoj kaj estis klasita kiel Nacie Endanĝerita. Iam ekzista tra la tuta Ĉatham-insularo antaŭ la alveno de homo, predado fare kaj de homoj kaj de enmetitaj mamuloj (ratoj kaj katoj) kaj pro la perdo de arbara habitato la specio estas nune limigita nur al la insulo Rangatira. Antaŭ la konservadaj klopodoj la grando de la populacio de Rangatira estis limigita pro konkurenco por nestotruoj kun la Larĝbeka priono Pachyptila vittata, el kiu oni ĉirkaŭkalkulis 330,000 parojn loĝantajn en la insulo.

Konserva administrado[redakti | redakti fonton]

La konservoklopodoj por la Ĉathama petrelo startis fine de la 1980-aj jaroj, kun komenca fokuso al lokigo de nestotruoj kaj determinado de la kaŭzo de reprodukta malsukceso. Post kiam oni determinis, ke la konkurenco por nestotruoj kun la Larĝbeka priono estis kaŭzante plej el la malsukcesoj de reproduktado, la atento ŝanxgis al la protektado de la nestotruoj kaj de la idoj el la priona interferado. La nestotruoj estis lokigitaj uzante telemetrion – plenkreskuloj kaptitaj surface estas dotataj per malgranda transmitilo kaj monitoritataj ĉe siaj nestotruoj. Tiuj estas tiam protektitaj per instalado de plasta aŭ ligna artefarita nestotruo kaj protektita el la priona enirado per instalado de neoprena kovrilo super la nestotrua enirejo. La nestotruoj estas ankaŭ baritaj for de la reprodukta periodo por certigi ke ili ne estu okupita de la prionoj dum la petrela vintra foresto. En la reprodukta sezono de 2005/06 el 155 konataj reproduktaj paroj en Rangatira, 83% sukcese atingis elnestiĝon de siaj idoj.

La translokigo de 200 idoj al senpredanta protektita areo en najbara Pitt-insulo/Rangiauria dum la kvar jaroj 2002-5 rezultis en la reveno de malgranda nombro de birdoj al la loko kaj la unua reprodukto okazis (kun elnestiĝo de 1 ido) en la sezono de 2005/6 kaj kvar reproduktaj paroj en 2006/7. La translokigo de 200 idoj dum kvar jaroj al la senpredanta protektita areo de la suda marbordo de la insulo Ĉatham startis en aprilo 2008 per la translokigo de 47 idoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]