Ĉatirdago
| Ĉatirdago | |||
|---|---|---|---|
La monto Ĉatirdago, vidata de sur la najbara monto Demerĝio (de oriente kaj iom de sude) |
|||
|
Situo de la monto Ĉatirdago sur la mapo de Krimeo |
|||
| Alteco | 1527 m. metroj | ||
| Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
| Montaro | Krimea montaro | ||
| Koordinatoj | 44°46′00″N 34°17′30″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.766667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.766667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
Ĉatirdago (rus. Чатыр-Даг, ukr. Чатир-Даг, krim. Çatır Dağ) estas la monta masivo (altebenaĵo), troviĝanta en la suda parto de Krimeo, 10 kilometrojn for de la maro. Ĝi apartenas al la ĉefa montoĉeno de Krimea montaro kaj estas unu el la plej altaj montoj de Krimeo (1527 m).
[redakti] Nomo
La nomo de la monto havas tjurkan devenon kaj signifas laŭvorte "tendo-monto". Antaŭe ĝi nomiĝis ankaŭ Trapezus (de la helena — "Tablo"; certan rolon havis ankaŭ la formo de la monto — de pluraj punktoj ĝi aspektas kiel trapezo).
[redakti] Geografio
Nuntempe la monto situas aparte de la aliaj montoj de la ĉefa montoĉeno, la kialo estas la eroziaj procezoj: nun la monton disigas disde la Babugana altebenaĵo la valoj de la riveroj Ulu-Uzeno kaj Almo, disde Demerĝio kaj Dolgorukova altebenaĵo — la rivero Angaro. La monto havas la supran kaj la malsupran altebenaĵojn. La longo de la malsupra ebenaĵo de nordo al sudo estas ĉ. 10 kilometroj, la larĝo de okcidento al oriento — ĉ. 4 km.
Sur la supra altebenaĵo troviĝas la du pintoj de la monto: la orienta - Angarburuno (1453 m.) kaj la okcidenta - Ekliziburuno (1527 m.). La pinto Ekliziburuno havas miksitan helen-tjurkan nomon (εκκλησıα el la helena signifas "preĝejo", burun el la krime-tatara lingvo signifas "nazo", "kabo", "elstaraĵo"); sur ĝi konserviĝis restaĵoj de la mezepoka preĝejo Παναγıα — "Plejsankta".
Ĉatirgado estas klasika karsta regiono. Laŭ la konsisto de la petroj ĝi divideblas je du etaĝoj. La supra (ĉ. 1000 metrojn dika) estas formita de la kalkoŝtonoj, kiuj aperis dum supra ĵurasio. La malsupra estas formita de la petroj, kiuj aperis dum supra triasa kaj malsupra ĵurasia periodoj.
La malsupra ebenaĵo de la monto havas pli ol 200 kavernojn kaj kavaĵojn. Por turistoj la plej allogaj estas la speciale ekipitaj Marmora kaverno kaj la kaverno Eminebairĥosaro. La monto estas unu el la plej ofte vizitataj turismaj lokoj de Krimeo
|
||||||||||||
