Ĉeĉenio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉeĉenio
Ĉeĉenia flago Ĉeĉenia blazono
Situo en Rusio
Ŝtato: Rusio
Ĉefurbo: Grozno
Areo: 15.700 km²
Enloĝantoj: 1.121.414 (la 1-an de januaro 2004)
Loĝodenso: 71 loĝantoj/km²
Aŭtokodo: 20

Ĉeĉenio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en konsisto de Rusio, de 1921 - en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 - Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 - Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

  • Areo: 15,9 mil km² (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
  • Loĝantaro: ĉeĉenoj - 700 mil, rusoj - 250 mil (malnovaj datumoj).
    • Laŭ la lastaj datumoj ĉ. 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
  • Ĉefurbo: Grozno.

[redakti] Nova historio (post 1990)

flago de la sendependisma Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio

En komenco de la 1990-aj jaroj ribeluloj deklaris sendependan Iĉkerion, kies unua prezidento estis Ĝoĥar Dudajev. En 1994 ribelulojn kontraŭstaras regula armeo de Rusia Federacio. Komencis Unua ĉeĉenia milito, kiu daŭris ĝis 1996. La unua prezidento de Ĉeĉenio, Ĝoĥar Dudajev, estis mortigita de misilo el rusoj. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj en regionojn precipe loĝataj de rusoj. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj en 1996 kaj fakta sendependiĝo de Iĉkerio. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 armitaj trupoj de Ŝamil Basajev invadis el Ĉeĉenio al Dagestano por subteni islamisman turmolton de du dagestanaj vilaĝoj. Rusa armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Ĉeĉenion kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komencis dua ĉeĉenia milito, kiu, en formo de partisanaj operacioj, daŭras ĝis nun. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Entute dum milito mortis ĉ. 300,000 homoj kaj ĉ. duonmiliono vundiĝis.

Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj inter malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala polico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidento (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed Kadirov, post lia morto dum atenco, la novaj elektoj enpostenigis s-ron Alu Alĥanov). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.

La 27-an de novembro 2005 okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj. Ankaŭ en 2005 mortis luktante kontraŭ la rusa armeo la separatisma estro Aslan Masjadov.

En 2006 oni elektis kiel ĉefministron Ramzan Kadirov, filo de Aĥmed Kadirov. Krome mortis Shamil Basajev, sendependisma estro. En 2007 Ramzan Kadirov iĝis prezidento. En aprilo 2009 Rusio proklamis la finon de la milito, kiun ĝi konsideris "kontraŭterorisma operacio".

[redakti] Personoj

Vidu Aĥmed Kadirov, Alu Alĥanov, Aslan Masĥadov, Liza Umarova.

[redakti] Aliaj projektoj





Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj