Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) landa sekcio de UEA en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj, kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
Sidejo de la organizo estas Poděbrady.
ĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
Enhavo |
[redakti] El historio
En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA estas diferencas de la nuntempa.
[redakti] Ĉefaj aktivecoj de ĈEA
- informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj kaj kolektas en sia retpaĝaro datumbazon de la koncernaj materialoj; okazigas informprelegojn / diskutojn kaj ekspoziciojn
- eldonas kvaronjare sian presorganon Starto (ĉefredaktas Miroslav Malovec) kaj neregule interretan informilon ĈEA_Retkomunikoj (ĉefredaktas Petr Chrdle); plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolika sekcio), Aŭroro de (sekcio de nevidantoj), Bulteno de E-klubo en Prago kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj
- ĉiujare aranĝas konferencon, kutime aŭtune; ĉiun trian jaron anstataŭ konferenco estas organizata kongreso (dum kiu oni elektas novan sepmembran asocian estraron kaj nomumas novajn honorajn membrojn.
- por lingva klerigado de siaj membroj okazigas kursojn, somerajn lernejojn kaj lingvajn seminariojn (i.a. en Lančov kaj Skokovy; en pasinteco funkciis ankaŭ tendaroj en Sebranice kaj Nekvasovy)
- pere de siaj lokaj kluboj (Písek, Svitavy, Pardubice, Česká Třebová, Šumperk, Prostějov k.a.) okazigas regionajn Esperanto-renkontiĝojn
- kunlabore kun ĈEJ kaj E@I okazigas ĉiujare en aprilo en Písek internacian seminarion "Sabla Printempo", dediĉitan al la ĉeftemo "Esperanto kaj Interreto"
- administras Muzeon de Esperanto en Svitavy kaj ĈEA-bibliotekon kaj prilaboras materialolojn pri historio de E-movado en Ĉeĥio
- realigas konkretajn projektojn (komputila klerigado, utiligado kaj kontribuado al Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj ktp.)
- peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta Servo, membriĝo en UEA kaj pago de kotizoj por UKoj, abono de E-gazetoj el eksterlando ktp.)
- kunlaboras kun aliaj esperantaj kaj neesperantaj organizoj
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de ĈEA (dume ĉeĥlingva / E-lingva versio estas finprilaborata)
- Arkivo de Starto, la organo de ĈEA
- Fotoj el la konstitua ĈEA-kongreso en 1969
