Ĉeĥa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥa lingvo
Čeština, Český jazyk
Mapo
lingvo • moderna lingvo
ĉeĥoslovaka lingvaro • Okcidentslavaj lingvoj
Parolantoj 10 700 000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Baltslava
Slava
Okcidentslava
Ĉeĥslovaka
Ĉeĥa
Oficiala statuso
Reguligita de Instituto por Lingvo Ĉeĥa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 cs
  ISO 639-3 ces
  Glottolog czec1258
Angla nomo Czech
Franca nomo tchèque
Vikipedio
vdr

La ĉeĥa lingvo (ĉeĥe ČeštinaČeský jazyk) apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingvaro, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj: pola, slovaka kaj soraba. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la 19-a jarcento), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, ĺ, ľ, ŕ").

La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la 2-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.

La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

a á b c č d ď e é ě f g h ch i í j k l m n ň o ó p r ř s š t ť u ú ů v w x y ý z ž

A, (Á), B, C, Č, D, (Ď), E, (É), (Ě), F, G, H, Ch, I, (Í), J, K, L, M, N, (Ň), O, (Ó), P, Q, R, Ř, S, Š, T, (Ť), U, (Ú), (Ů), V, W, X, Y, (Ý), Z, Ž

Prononcado[redakti | redakti fonton]

  • a) á é í ó ú vokaloj prononcataj pli longe ol la samaj vokaloj sen streketo. La streketo ne signas akcenton, kiu estas ĉiam sur la unua silabo, dum longaj povas esti ankaŭ silaboj senakcentaj. Longeco povas ŝanĝi signifon de vortoj (dráha fervojo, drahá kara, multekosta). y, ý estas elparolataj same kiel i, í (la plej ofta ortografia stumbligilo de ĉeĥaj infanoj), ů (deveninta de uo) estas prononcata same longe kiel ú: být esti, bít bati, útok atako, dolů malsupren. En la ĉeĥa oftas la diftongo ou = oŭ, en fremdvortoj ankaŭ au = aŭ: mouka faruno; jedou ili veturas; auto aŭto(mobilo); pauza paŭzo. Silaboformaj konsonantoj r, l povas krei silabojn ŝajne sen vokaloj (en la realo ili funkcias kiel veraj vokaloj, kun kiuj ili havas tre similan artikulacion): krk kolo, vlk lupo, mlha [du silaboj: ml - ha] nebulo, brzo [br - zo] baldaŭ.
  • b) č = ĉ; ch = ĥ; š = ŝ; ž = ĵ; x = ks, kz: ř = rŝ, rĵ (kiel unu sono) proponoco ekz. en vorto: Pri tiu ĉi sono Řeka Řeka: čokoláda ĉokolado; chameleon ĥameleono; šakal ŝakalo; žurnál ĵurnalo: experiment eksperimento; exekuce ekzekuto, ekzekucio; kalendář [kalendárŝ] kalendaro; řeka [rĵeka] rivero. Al la voĉaj konsonantoj b d g h v z ž apartenas ankaŭ voĉa prononco de x [kz] kaj de ř [rĵ], al la senvoĉaj konsonantoj p t k ch f s š apartenas ankaŭ senvoĉa prononco de x [ks] kaj de ř [rŝ]. Fine de silaboj eĉ voĉaj konsonantoj estas prononcataj senvoĉe: hrob [hrop] tombo, hrad [hrat] burgo, kruh [kruĥ] cirklo, keř [kerŝ] arbedo. Okazas ankaŭ asimiliĝo kun sekva konsonanto: podchod [potĥot] subpasejo; kdo [gdo] kiu; včera [fĉera] hieraŭ ktp.
  • c) ď ť ň estas molaj konsonantoj prononcataj proksimume kiel dj, tj. nj, sed ĝi devas ĉiam esti unu sono (kiel ĉe la hispana ñ aŭ franca gn en cognac, d'Artagnan; dum ĉe la malmolaj konsonantoj d, t, n la langopinto nur ektuŝas la suprajn dentojn, ĉe ď, ť, ň ĝi premiĝas al la dentoj pli forte): káď kuvo, lať lato, laň cervino, ňadra mamoj, brusto, ďábel diablo, ťukat frapeti. La moliga signo (ˇ) ne estas uzata, se sekvas la vokalo i, kiu moligas aŭtomate: di, ti, ni legu dji, tji, nji, diference de dy, ty, ny, kiujn oni prononcas sen moligo. Simile se sekvas la vokalo ě, ĝi transprenas la moligan signon: dě, tě, ně prononcu dje, tje, nje. La silabon oni elparolas mnje: v domě (v domnje] en la domo, měsíc [mnjesíc] monato. La ortografio malgraŭ la sama prononco povas distingi diferencajn signifojn: [mnje] min (de mi), mně [mnje] al mi, pri mi. La vokalo ě estas uzata ankaŭ en la silaboj bě pě vě prononcataj bje pje vje: běhat [bjehat] kuradi, opět [opjet] denove, věk [vjek] aĝo. Ankaŭ ili povas distingi signifojn: oběd [objet] tagmanĝo, objet [objet] ĉirkaŭveturi, vědu [vjedu] sciencon, vjedu [vjedu] mi enveturos.
  • d) La akcento estas ĉiam sur la unua silabo, ne grave, ĉu la silabo estas longa aŭ mallonga. Male, longaj povas esti eĉ senakcentaj silaboj: kamarád kamarado, amiko. Prepozicio kunfandiĝas kun la sekvanta substantivo en unu prononcan blokon kaj tial ĝi transprenas la akcenton: se mnou [legu: semnou] kun mi; na stole [nastole] sur la tablo.

Artikolo[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥa ekzistas nek la difina, nek la nedifina artikolo, la substantivoj estas uzataj sen artikoloj. Nur se oni volas emfazi difinecon aŭ nedifinecon, oni uzas pronomojn montrajn aŭ nedifinajn. Eblas do triopo: viro - tiu viro - iu viro.

Gramatika genro[redakti | redakti fonton]

La substantivoj povas esti de genro vira, inaneŭtra. Bedaŭrinde la genro ne estas natura, do ankaŭ bestoj, plantoj kaj objektoj povas aparteni al la genroj vira aŭ ina, ne nur al la neŭtra. Koncernan genron ofte malkaŝas finaĵo aŭ sufikso, kvankam ne ĉiam. La genro aperas ankaŭ ĉe adjektivoj, adjektivaj pronomoj, adjektivaj numeraloj kaj adjektivaj verboj (= participoj). La ĉeĥa preterito historie evoluis el participo, tial ankaŭ ĉe ĝi estas distingata la genro (kaj la nombro: singularo aŭ pluralo). Ĉeĥa virino parolas pri si mem diference ol viro: mi estis feliĉa byl jsem ŝťastný (viro), byla jsem šťastná (virino). Tial ĉe ĉeĥlingvaj romanoj, rakontataj en la unua persono, oni tuj vidas, ĉu la rakontanto estas viro aŭ virino.

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

Principa artikolo:Ĉeĥa deklinacio

La ĉeĥa kiel fleksia lingvo uzas 7 deklinaciajn kazojn:

1. nominativo (žena virino)
2. genitivo (ženy de virino)
3. dativo (ženě al virino)
4. akuzativo (ženu virinon)
5. vokativo (ženo! virino!)
6. lokativo (ženě pri virino)
7. instrumentalo (ženou per virino)

La nomoj de la kazoj esprimas nur ilian bazan funkcion, sed lige kun diversaj prepozicioj ili povas ricevi multajn aliajn signifojn. Ankaŭ unu prepozicio povas havi plurajn signifojn lige kun diversaj kazoj.

La substantivoj havas kvar deklinaciajn modelojn por la vira genro (muž viro, pán sinjoro, hrad kastelo, stroj maŝino), kvar por la ina (žena virino, růže rozo, píseň kanto, kost osto) kaj kvar por la neŭtra (město urbo, kuře kokido, moře maro, stavení konstruaĵo).

La adjektivoj ekzistas malmolaj kun finaĵoj por la vira genro, por la ina kaj por la neŭtra (mladý, mladá, mladé juna), molaj kun finaĵo por ĉiuj tri genroj (jarní printempa) kaj posedaj, deriveblaj sole el substantivoj de viraj kaj inaj personoj (otcův patra, matčin patrina).

Personaj pronomoj havas ĉiu propran deklinacion, iuj pronomoj estas deklinaciataj kiel adjektivoj.

Bazaj numeraloj havas simpligitan deklinacion. Ekde numeralo kvin la nombrataj substantivoj havas genitivan formon: čtyři chlapci kvar knaboj: pět chlapců kvin knaboj (laŭvorte: kvin da knaboj).

Komparacio[redakti | redakti fonton]

La komparativo de adjektivoj formiĝas ekz. per la sufkso -ší kaj la superlativo ankoraŭ akceptas prefikson nej-:

1. mladý juna
2. mladší pli juna
3. nejmladší la plej juna

La komparativo kaj superlativo estas komunaj por ĉiuj tri genroj, ĉar la sufikso -ší apartenas al mola deklinacio.

La adverboj deriviĝas el adjektivoj per finaĵo -e (aŭ ), ilia komparativo per sufikso -eji (aŭ -ěji) kaj la superlativo ankaŭ akceptas prefiskon nej-:

1. mladě june
2. mlaději pli june
3. nejmlaději plej june

Konjugacio[redakti | redakti fonton]

Por la slavaj verbaj sistemoj estas tipa aspektisma karaktero kaj tiel nomataj aspekto-duopoj. Preskaŭ por ĉiu verba signifo ekzistas du verboj, el kiuj unu esprimas la agon en ĝia daŭro (aspekto de daŭro), la alia la saman agon en ĝia rezulto (aspekto de rezulto). Ekz. psát/napsat skribi, brát/vzít preni, kupovat/koupit aĉeti, dělat/udělat fari, telefonovat/zatelefonovat telefoni ktp. La verbo de daŭro ne diras, ĉu la ago estas sukcese kaj komplete finita aŭ ne, la verbo de rezulto male emfazas ĝuste la sukcesan kaj kompletan finiĝon de la ago. Ekzemple skribi leteron eblas traduki kiel psát dopis (esti skribanta leteron) aŭ kiel napsat dopis (esti skribinta leteron komplete). Laŭ la ĉeĥa terminologio la verboj de daŭro estas nomataj nedokonavá (neperfektivaj), la verboj de rezulto dokonavá (perfektivaj), sed en Esperanto eble pli konvenus la terminoj imperfektaj kaj perfektaj.

Nur la verboj de daŭro havas ĉiujn tri tempojn (preterita, prezenca, futura), dum la verboj de rezulto ne havas la prezencon, ĉar kio ĝuste nun okazas, tio ankoraŭ ne havas rezulton. Komplete ambaŭ verboj donas kvin tempojn: imperfektan preteriton, per-fektan preteriton, imperfektan prezencon, imperfektan futuron kaj perfektan futuron.

La sistemon riĉigas ankoraŭ prefiksoj kaj sufiksoj: psávat skribadi, ofte skribi; psávávat tre ofte skribadi; dopsat finskribi; dopisovat finskribadi; dopisovávat tre ofte finskribadi ktp.

La ĉeĥaj infinitivoj finiĝas per -t (koupit aĉeti, arkaike per -ti - koupiti), escepte per -ci (péci baki). Ĉe konjugaciado ekzistas por ĉiu persono aparta formo, tial preskaŭ ne estas uzataj personaj pronomoj: jsem mi estas, jsi vi (ci) estas, je li/ŝi/ĝi estas, jsme ni estas, jste vi estas, jsou ili estas.

La prezencaj formoj estas simplaj, ne kunmetitaj (píšu mi skribas), sed ekzistas 5 klasoj de konjugaciado.

La preterito havas formon kompleksan, kiu konsistas el prezenco de la neregula helpverbo být (esti) kaj el tiel nomata preterita participo, kiu havas formojn viran (psal li skribis), inan (psala ŝi skribis), neŭtran (psalo ĝi skribis) kaj pluralajn (psali viroj skribis, psaly inoj skribis, psala neŭtroj skribis). Ekz. psal jsem mi estis skribanta (daŭro), napsal jsem mi estas skribinta (rezulto).

La futuro de perfektivaj verboj de rezulto havas formojn simplajn, fakte prezencajn en funkcio de futuro (napíšu mi komplete skribos). La futuro de neperfektivaj verboj de daŭro havas formojn kompleksajn, konsistantajn el futuro de la neregula help-verbo být (esti) kaj el infinitivo de la ĉefa verbo (budu psát mi skribos, mi estos skribanta).

La kondicionalo konsistas el la preterita participo kaj kondicionala formo de la helpverbo být (psal bych mi estus skribanta, napsal bych mi estus skribinta).

La volitivo estas uzata ĉe dua persono de ambaŭ nombroj kaj ĉe la unua persono plurala: piš! (ci) skribu! pišme! ni skribu! pište! (vi) skribu! napiš! napište! skribu (ĝisfine)! napišme! ni skribu (ĝisfine)! Ĉe aliaj personoj la ordono aŭ deziro estas esprimata per adverbo kun la prezenco: ať píšu mi skribu, ať napíšou ili skribu (ĝisfine).

La participoj aktivaj estas praktike uzataj nur de verboj neperfektivaj kaj sole antaŭ substantivoj (píšící chlapec skribanta knabo). La aktivaj participoj perfektaj (diferencaj de la preteritaj!) aperas nur en malnova literaturo kaj nun estas sentataj kiel arkaikaj (napsavší chlapec skribinta knabo). En kompleksaj verbaj formoj kun la helpverbo být oni uzas la pasivajn participojn. De la neperfektivaj verboj formiĝas la tiel nomataj estantaj pasivaj participoj, de la verboj perfektivaj la estintaj pasivaj participoj. Ekzemploj: dopis byl psán la letero estis skribata, dopis byl napsán la letero estis skribita.

La gerundioj ekzistas, sed sentate arkaikaj, ili ne estas praktike uzataj. Ili havas tri formojn: viran, komunan inan kaj neŭtran, komunan pluralan (píše, píšíc, píšíce skribante; napsav, napsavši, napsavše skribinte).

La negativon kreas la prefikso ne-: nejsem mi ne estas, ne-píšu mi ne skribas, nepiš! ne skribu! En ĉeĥa frazo ĉiuj negacieblaj vortoj havas negacian formon: nikdy nikomu nic neřeknu neniam mi ion diros al iu (laŭvorte: neniam al neniu nenion mi ne diros). Ĉe du verboj du negacioj rezultigas pozitivon: nemohu nepřijít mi ne povas ne veni ( = mi devas veni).

La Esperanta vorto roboto devenas de la ĉeĥa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/07, paĝo 16: La ĉeĥa verkita de NN.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]