Ĉeĥa muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeha muziko estas la plej sukcesa arta branĉo en Ĉeĥio (ekz. kompare kun pentroarto) atinginta tutmondan nivelon (Smetana, Dvořák, Janáček, Martinů). Jam en la 18-a jarcento akiris Eŭropan famon la "Dia Bohemo" Josef Mysliveček kaj ĉeĥaj muzikistoj estis tiel bonaj, ke Mozart konfidis al ili sian operon Don Giovani (uverturon preskaŭ sen preparo). Tiam en ĉiuj ĉeĥaj vilaĝoj oni instruis iun muzikilon jam al infanoj kaj ekestis proverbo "se ĉeĥo, do muzikisto" (ne plu validas). Altan nivelon de muzikado akiris ĉeĥaj violonistoj (Josef Slavík, František Ondříček, Jan Kubelík, Jaroslav Kocián, Váša Příhoda, Josef Suk, Václav Hudeček).

Sed por la ĉeĥa muzika kulturo gravas ankaŭ folklora muziko. Jam de la mezepoko konserviĝis kanto de husanoj Kiuj estas diaj batalantoj, kantata de la husanoj en bataloj kaj nun uzata kiel festa fanfaro dum solenoj.

Multajn popolajn kantojn kolektis en la 19-a jarcento František Sušil kaj František Bartoš. Gravan tradicion havas blovinstrumenta muziko (František Kmoch), kies plej fama reprezentanto estas kanto "Domaĝe pri amo" (konata en germana traduko kiel "Rosamunde" kaj angle "Ber Barrell Polka") de Jaromír Vejvoda. Aktoro Karel Hašler estas nun tutnacie konata kiel aŭtoro de multaj folkloriĝintaj kantoj pri Pragaj motivoj. El pop-muzikaj kantistoj internacian reputacion akiris Karel Gott kaj lia komponisto Karel Svoboda.

Ĉeĥaj komponistoj (operoj, simfonioj)[redakti | redakti fonton]

Vilém Blodek - Antonín Dvořák - Zdeněk Fibich - Josef Bohuslav Foerster - Alois Hába- Leoš Janáček - Otakar Jeremiáš - Bohuslav Martinů - Josef Mysliveček - Oskar Nedbal - Vítězslav Novák- Otakar Ostrčil - Bedřich Smetana - Josef Suk

Ĉeĥaj komponistoj (polkoj, valsoj, pop-muziko)[redakti | redakti fonton]

František Kmoch - Jaromír Vejvoda - Karel Vacek - Karel Svoboda

Ĉeĥaj komponistoj (ceteraj)[redakti | redakti fonton]

Jiří Antonín Benda - Paul Blaschke - František Xaver Brixi- Šimon Brixi- Jan Ladislav Dusík - Petr Eben- Rudolf Friml - Ilja Hurník - Jaroslav Ježek - Vítězslava Kaprálová - Antonín Rejcha - František Xaver Richter- Jakub Jan Ryba - Josef Seger - Jiří Srnka - Jan Křtitel Vaňhal - Pavel Josef Vejvanovský - R. A. Dvorský

Ĉeĥaj dirigentoj (simfonioj)[redakti | redakti fonton]

Karel Ančerl - Jiří Bělohlávek - Rafael Kubelík - Zdeněk Mácal - Milan Muclinger - Václav Neumann - Václav Smetáček - Václav Talich

Ĉeĥaj dirigentoj (pop-muziko)[redakti | redakti fonton]

Karel Vlach - Gustav Brom - Václav Hybš

Ĉeĥaj instrumentistoj[redakti | redakti fonton]

pianistoj: Rudolf Firkušný - Josef Hála - Ivan Moravec - Pavel Štěpán

violonistoj: Iva Bittová - Gabriela Demeterová - František Drdla - Jan Hrubý - Václav Hudeček - Jan Kubelík - Rafael Kubelík - Jaroslav Kocian - Josef Slavík - Josef Suk - Jiří Pavlica - Alexandr Plocek - Otakar Ševčík - Jaroslav Svěcený - Pavel Šporcl - Ivan Ženatý

gitaristoj: Lubomír Brabec - Michal Hromek - Štěpán Rak

flutistoj: Jiří Stivín - Jiří Válek

aliaj instrumentoj: Michaela Fukačová (violonĉelo) - Karel Krautgartner ( klarneto, saksofono) - Dagmar Platilová (harpo) - Václav Rabas (orgeno) - Zuzana Růžičková (ĉembalo) - Karel Pravoslav Sádlo (violonĉelo) - Felix Slováček (saksofono)

Ĉeĥaj operkantistoj[redakti | redakti fonton]

Beno Blachut - Karel Burian - Eva Děpoltová - Ema Destinnová - Libuše Domanínská - Eduard Haken - Václav Halíř - Marta Krásová - Magdalena Kožená - Dagmar Pecková - Eva Randová - Miroslav Smyčka - Maria Tauberová - Vilém Zítek - Ivo Žídek

Ĉeĥaj pop-kantistoj[redakti | redakti fonton]

Karel Gott - Waldemar Matuška - Václav Neckář - Daniel Hůlka - Jiří Suchý - Eva Pilarová - Hana Hegerová - Helena Vondráčková - Naďa Urbánková - Marta Kubišová

Ĉeĥaj muzikensembloj (klasika muziko)[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥa filharmonio

Ĉeĥaj muzikgrupoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.