Ĉeĥov-muzeo en Jalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la muzeo en 2008

Ĉeĥov-muzeo en Jalto (alinome "Blanka vilao") troviĝas en la domo, en kiu la granda rusa verkisto Anton Ĉeĥov loĝis ekde septembro 1899. Inter ceteraj Ĉeĥov-muzeoj ĝi estas la plej riĉa je diversaj eksponaĵoj.

Antaŭ la konstruo de la domo Ĉeĥov jam kelkfoje estis kuracata en Jalto kontraŭ ftizo. En ĝi li loĝis la lastajn jarojn de sia vivo kun interrompoj ĝis morto en 1904. Ĉi tie aperis kelkaj liaj ĉefverkoj:

Ĉeĥov gastigas amikon Maksim Gorkij en sia nova vilao

Post morto de la verkisto la muzeon fondis (kaj dum multaj jaroj prizorgis) lia fratino Maria Pavlovna Ĉeĥova.

Nun la domo troviĝas ene de la urbo laŭ la adreso:Ukrainio, Krimeo, Jalto "Kirov-strato, 112" kaj facile atingeblas piedire aŭ per urbaj transportiloj. La muzeo estas unu el la plej ofte vizitataj historiaj vidindaĵoj de Jalto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.