Ĉeborda gardistaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rifuĝintoj el norda Afriko jen ne estas lasataj al Eŭropa Unio borde de la insulo Lampedusa en Italio

Ĉeborda gardistaro estas ŝtataj dungitoj en unuoj aŭ policaj aŭ armeaj aŭ kvazaŭpolicaj, kiuj zorgu pri tio ke homoj ne el- aŭ eniru la ŝtatan teritorion senpermese, kaj ke same ne pasu nepermesataj varoj kontrabande tra la ŝtata limo. La limgardado laŭ la kompreno de interŝtata juro servu al la protekto de la ŝtata suvereneco: Protektiĝu la areo ene de la ŝtataj limoj difinitaj per interŝtata juro, per kontrolo kaj laŭnecese defendo de la limaj kaj ĉirkaŭlimaj areoj. Ĉar ŝtata limo ne nepre devas esti homdifinita dividilo de grunda areo, sed povas esti natura dividilo de mara, laga aŭ rivera bordo, la ĉeborda gardistaro en tiuj lokoj patrolas ankaŭ per ŝipoj.

La ĉeborda gardistaro ne konfuziĝu je doganistoj - tiuj ĉelime kontrolas la aplikon de doganaj reguloj kaj ofte kunlaboras kun la samŝtata limgardistaro, sed ne konsistas el samaj postenuloj.

Inter la el humaneca vidpunkto malfacilaj taskoj de ĉebordaj gardistoj do interalie estas zorgi pri tio ke rifuĝintoj el aliaj landoj, kiuj volas eniri la landon sen oficiala permeso, ne sukcesu en tio. Aparte se la rifuĝintoj situas sur baldaŭ dronontaj ŝipoj, kaj minacatas per morto pro droniĝo, la obeo de tiu tasko signifas konsciencan dilemon. En multaj demokratiaj ŝtatoj tial tiaj rifuĝintoj estas albordigataj kaj gardataj en specialaj rifuĝejoj, je la celo esti resendataj al siaj originaj landoj el kiuj ili volis fuĝi.