Ĉeburaŝko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeburaŝko
Genadio kaj Ĉeburaŝko sur sovetia poŝtmarko, 1988
Genadio kaj Ĉeburaŝko sur sovetia poŝtmarko, 1988
literatura rolulo • movbilda persono • anthropomorphic mammal
Kreita de Eduard Uspensky
Verko Crocodile Gena and his friends
Gena the Crocodile
Cheburashka
Shapoklyak
Cheburashka Goes to School
Cheburashka
Cheburashka Arere?
Cheburashka
Cheburashka
Rolita de Larisa Broĥman, Klara Rumjanova, Anzhelika Varum, Olga Kuzmina, Nozomi Ōhashi
Informoj
Sekso vira
Specio fantazia besto, simila al pluŝurseto
Naskiĝis en tropika arbaro
Amikoj krokodilo Gena (Genadio), Galinjo
vdr

Ĉeburaŝko (ruse Чебурашка) estas elpensita besteto kun grandaj oreloj, aspektanta iom kiel pluŝurseto kaj iranta sur la postpiedoj. Aperinta post 1965 en porinfanaj rakontoj kaj teatraĵoj de la rusa verkisto Eduard Uspenskij, ĝi tre populariĝis en Sovetunio precipe kiel heroo de serio de trukfilmoj komence de 1969. En Rusio bonkonatas eĉ nuntempe. Havante cinamkoloran felon kaj amindan vizaĝon kun grandaj bonecaj okuloj, Ĉeburaŝko kondutas kaj parolas kvazaŭ kvinjara infano. La trukfilmojn de Sojuzmultfilm kunscenaris Roman Kaĉanov. Leonid Ŝvarcman en ili kreis la hodiaŭe plej konatan aspektaĵon de la figuro (vidu bildon), kies voĉon parolis Klara Rumjanova.

Komenca agado[redakti | redakti fonton]

Besteto en tropika arbaro, manĝinte tro da ili, en kesto de oranĝoj ekdormas kaj ene transportatas al granda urbo. Kiam fruktvendisto trovas la besteton, tiu ne povas sidi nek stari kaŭze de siaj rigidiĝintaj membroj kaj el la kesto ruliĝas planken. Li do eknomas ĝin "Ĉeburaŝko" - ruse io kiel "rulfalulo" - kaj portas al la urba zoo, kie oni rifuzas ĝin pro tio, ke ĝi science ne konatas. Ĉeburaŝko do pluportatas al vendejo de rabatvaro. Tie ĝi devas labori starante en montra fenestro por allogi pasantojn kaj loĝas en apuda telefonbudo. Soleca Genadio, krokodilo kiu laboras en la zoo kiel krokodilo, anonce serĉas amikojn. Li kaj Galinjo, knabino de infanteatro, kaj poste Ĉeburaŝko interamikiĝas.

Fono kaj etoso de la filmoj[redakti | redakti fonton]

La personoj, objektoj kaj pejzaĝo de la trukfilmoj pensigas pri soveta Rusio. La adolteska, iom melankolia krokodilo Genadio ŝatas kanti ludante akordionon. Li kaj Ĉeburaŝko havas mildan, helpeman koron, sed ambaŭ sufiĉe naivas kaj mallertas. Kontraŭadas kaj kelkfoje helpas ilin malica maljunulino Ŝapoklak, kies moto estas: "Helpi homojn estas disipo de tempo. Pro bonaj faroj oni ne devas famiĝi." Ŝi portadas mansakon kun ene ratinon Lariska, kiu okaze asistas ŝin ĉe fiagoj.

En Rusio la kantoj de en la filmoj daŭre popularas, interalie la kantata de Genadio en fama sceno kun li mem, Ĉeburaŝko kaj Ŝapoklak sidantaj sur lazura vagono veturanta horizonten.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • «Крокодил Гена и его друзья (Krokodilo Genadio kaj liaj amikoj)» (1966) — rakonto (Eduard Uspenskij)
  • «Чебурашка и его друзья (Ĉeburaŝko kaj liaj amikoj)» (1970) — teatraĵo (Eduard Uspenskij kun Roman Kaĉanov)
  • «Отпуск крокодила Гены (Ferioj de la krokodilo Genadio)» (1974) — teatraĵo (Eduard Uspenskij kun Roman Kaĉanov)
  • «Бизнес крокодила Гены (La negoco de la krokodilo Genadio)» (1992) — rakonto (Eduard Uspenskij)

Trukfilmoj[redakti | redakti fonton]

  • «Крокодил Гена (Krokodilo Genadio)» (1969)
  • «Чебурашка (Ĉeburaŝko)» (1971)
  • «Шапокляк (Ŝapoklak)» (1974)
  • «Чебурашка идёт в школу (Ĉeburaŝko iras al lernejo)» (1983)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]