Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉednestrio
ruse: Приднестровская Молдавская Республика
moldave: Република Молдовеняскэ Нистрянэ
ukraine: Придністровська Молдавська Республіка
respubliko
Situo de Ĉednestrio enkadre de Eŭropo
Oficiala nomo: Ĉednestria Moldava Respubliko
Deveno de nomo: de la rivero Dnestro
Himno: Himno de Ĉednestrio
Rivero Dnestro
Ĉefurbo Tiraspolo
Areo 4 163 km² (416 300 ha)
Loĝantaro 505 153 (2014)
Denseco 124,6 loĝ./km²
Prezidento Vadim Nikolajeviĉ Krasnoselskij
Interreta domajno neniu
Monunuo Ĉednestria rublo
Lingvo moldava (rumana), rusa, ukraina
Vikimedia Komunejo: Transnistria
Retpaĝo: http://vspmr.org/, http://gov-pmr.org/, http://supcourtpmr.org/ president.gospmr.ru/, http://vspmr.org/, http://gov-pmr.org/, http://supcourtpmr.org/
Skiza mapo de la regiono

Ĉednestrio, TransdnestrioTransnistrio estas parto de teritorio de Moldavio trans la rivero Dnestro (sur la maldekstra bordo) limanta kun Ukrainio, plene regata de la laŭfakta (de facto), sed internacie neagnoskita, ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko (moldave Република Молдовеняскэ Нистрянэ, ruse Приднестровская Молдавская Республика, rumane: Republica Moldovenească Nistreană). En Ĉednestrio loĝas pli ol duonmiliono da homoj sur la teritorio de 3 5–4,3 mil km² (pritakso), etendita kiel mallarĝa terstrio laŭlonge de la rivero de nordo al sudo.

La Ĉednestria Moldava Respubliko estas membro de la Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj, unuiganta la kvar neagnoskitajn ŝtatojn de eksa Sovetunio. En 1991-1992 Moldavio per armita invado penis repreni regpovon pri la teritorio trans Dnestro. Internacia statuso de la ŝtateca unuo Ĉednestrio restas nedecidita.

La lando deklaris sendependecon de Moldavio la 2-an de septembro 1990. Kun la helpo de la 14-a rusia armeo, veninta por ĉesigi la konflikton, Transnistrio venkis super la moldova armeo en la milito de Transnistrio. Estas paco ekde 1992, sed la Konsilio de Eŭropo nomas Transnistrion regiono kun "frostigita konflikto".

Mono[redakti | redakti fonton]

Ĉednestrio estas la sola memdeklarita ŝtato de eksa Sovetunio, kiu havas propran valuton. La ĉednestria monunuo nomiĝas ĉednestria rublo kaj aspekte rememorigas sovetiajn monbiletojn. Ĉar ĝi ne estas agnoskita kaj akceptata ekster la teritorio, ĝi ne havas ISO-kodon.

Lingvo kaj skribo[redakti | redakti fonton]

Ĉednestria Moldava Respubliko restas la sola loko en la mondo, kie la moldava dialekto estas skribata cirile, kiel tio daŭris en Sovetunio. Moldavio delonge transiris al rumana latina skribo. Nur la gazeto Adevărul Nistrean uzas daŭre la cirilan alfabeton.

Rumanlingvaj lernejoj en Ĉednestrio — estas lernejoj, lokitaj en Ĉednestrio, kontrolitaj de ministerio pri edukado de Moldavio, kies lingvo de instruado estas rumana lingvo.

Referendumo de 2006[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2006 en Ĉednestrio okazis referendumo, kies ĉefaj du demandoj estis:

  • Ĉu vi konsideras ebla konservon de la pluiro cele al la internacia agnosko de Ĉednestrio kaj ĝia eniro en konsiston de Rusio?
  • Ĉu vi konsideras ebla la eniron de Ĉednestrio en konsiston de Moldavio?

Laŭ datumoj de la organizantoj de tiu referendumo, por la sendependeco de Ĉednestrio kaj ĝia posta libervola aliĝo al Rusia Federacio voĉdonis 97% de la civitanoj, kiuj partoprenis la referendumon. Kontraŭ la aliĝo al Rusio voĉdonis 2,3%.

Laŭ datumoj de la organizantoj de tiu referendumo, por aliĝo al Moldavio voĉdonis 3,4% de la voĉdonintoj, kontraŭ tia integriĝo voĉdonis 94,6%. 2% de la partoprenintoj ne sukcesis decidi pri sia prefero.

Laŭ la oficialaj datumoj, la referendumon partoprenis 78,6% de la civitanoj, kiuj havas voĉdonrajton; t. e. 306 mil el 389 mil personoj.

Reprezentantoj de la moldavia estaro kaj ankaŭ gravuloj de la Eŭropa Unio, Rumanio, Ukrainio, Usono kaj aliaj anticipe anoncis, ke ili neniukaze agnoskos la rezultojn de la referendumo.

Komentante la rezultojn de la referendumo la 18-an de septembro 2006, prezidento de Ĉednestrio Igor Smirnov diris, ke, laŭ lia opinio, “en lia lando jam kreskis generacio de junuloj”, kiuj "elektas Rusion, sed ne Eŭropan Union kaj NATO-n". Li ankaŭ oficiale anoncis pri siaj planoj elektiĝi por la prezidenta posteno en la proksimaj balotoj[1].

Plua politika historio[redakti | redakti fonton]

La 12-an de decembro 2006 okazis la parlamentaj elektoj, en kiuj partoprenis 42,6 % de la voĉdonantoj. Ekde 2016 la prezidento estas Vadim Nikolajeviĉ Krasnoselskij.

Mapo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]