Ĉefa afergvida oficisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Chief Executive Officer (CEO), en Esperanto ĉefa afergvida oficisto, estas esprimo respektive titolo uzata precipe en la usona areo por iu solresponda entreprena afergvidantoĝenerala direktoro. En brita areo la titolo estas kutime managing director. Lige al la globalizado, ankaŭ tiu esprimo disvastiĝas internacie, sed ofte ĝi estas nur titolo en neanglalingvaj landoj kaj mankas iu ajn jura mencio de la esprimo, titolo en la loka leĝaro.

La esprimo aperis ankaŭ en la politiko aŭ publika administrado: la ĉinia specifa distrikto Honkongo havas guberniestron, kiu havas la ofican titolon Chief Executive (Officer).